Japana marleono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zalophus japonicus.JPG
Zalophus japonicus

La Japana marleonoJapana foko ニホンアシカ, Nihon ashika, Zalophus japonicus, estas akva mamulo kiu supozeble iĝis formortinta en la 1970-aj jaroj.[1][2]

Antaŭ 2003 ĝi estis konsiderata subspecio de la Kalifornia marleono kiel Zalophus californianus japonicus. Tamen, ĝi estis poste reklasita kiel separata specio.[1] Kelkaj taksonomiistoj ankoraŭ konsideras ĝin kiel subspecio de la Kalifornia marleono. Oni asertis, ke japonicus, californianus, kaj wollenbaeki estas diferencaj specioj pro ties distegaj loĝareoj kaj kutimaraj diferencoj.

Ili loĝis en la Japana Maro, ĉefe ĉe la marbordaj areoj de la Japana Arkipelago[3] kaj ĉe la Korea Duoninsulo.[4] Ili ĝenerale reproduktiĝas sur sablecaj strandoj kiuj estas malfermaj kaj ebenaj, sed foje ĉe rokaj areoj.

Nune, nur kelkaj remburitaj specimenoj troviĝas en Japanio[5] kaj en Nacia Muzeo de Natura Historioy, Leiden, Nederlando, aĉetita de Philipp Franz von Siebold.[3] La Brita Muzeo havas felon kaj 4 kraniojn.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Aurioles, D. & Trillmich, F. (IUCN SSC Pinniped Specialist Group) (2008). Zalophus japonicus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 7a Januaro 2009.
  2. en japana Zalophus californianus japonicus (CR) Arkivigite je 2011-06-05 per Archive.today, Red Data Book, Japan Integrated Biodiversity Information System, Ministerio pri Medio (Japanio). "La Japana marleono (Zalophus californianus japonicus) estis komuna en la pasinto ĉirkaŭ la marbordo de la Japana Arkipelago, sed rapide malpliiĝis post la 1930-aj jaroj pro troa ĉssado kaj pliiĝanta konkurenco kun komercaj fiŝkaptejoj. La lasta registro en Japanio estis de junulo, kaptita en 1974 ĉe la marbordo de la insulo Rebun, norda Hokkaido."
  3. 3,0 3,1 3,2 en japana "ニホンアシカ剥製標本" Arkivigite je 2007-08-16 per la retarkivo Wayback Machine, Enketa Centro por Marborda Laguna Medio, Muzeo, Universitato Ŝimane, Japanio.
  4. en japana kaj angla resumo, Itoo Tetsuro, Fujita Akiyoshi, Kubo Kin-ya, "Pinniped records on the neighbouring waters of the Korean Peninsula: Japanese sea lions and larga seals recorded in the ancient literature of Korea", 野生生物保護 (Wildlife conservation Japan), Vol.6, No.2 (20010731), 51-66, Wildlife Conservation Society ISSN 13418777.
  5. en japana "天王寺動物園で「絶滅の危機にある動物展」を開催します" Arkivigite je 2007-11-26 per Archive.today, Tennoji Zoo, Osaka, Japanio.