Japana okupado de Nederlanda Hindio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japanaj areoj dum la milito (malhelruĝa Nederlanda Hindio}

La Japana okupado de Nederlanda Hindio estis la periodo en la Dua Mondmilito dum kio la trupoj de la Japana imperia armeo okupis la kolonion Nederlanda Hindio, post kiam je la 9-a de marto 1942 la kapitulaco de la Reĝa nederlanda hindia armeo (KNIL) estis subskribita en Kalidjati ĉe Bandung fare de generalo Hein ter Poorten. Ĉar importado de varoj kaj trupoj el Eŭropo estis preskaŭ ne ebla, la aliancanoj ne estis egale forta kontraŭ la japana imperiestra armeo, tiel ke malpli ol tri monatoj post la unua atako je Borneo la KNIL devis kapitulaci. La okupado de Nederlanda Hindio fare de Japanio ankaŭ enkondukis la finon de la nederlanda kolonia ĉeesto en la indonezia arkipelago. La okazintaj ŝanĝoj dum tiu periodo ebligis la Indonezian revolucion, kio pli frue estis neimagebla. La plej granda parto de Indonezio ankoraŭ estis okupata de la japanoj je la momento de la kapitulaco de Japanio en aŭgusto 1945.