Japana societo por reformi historian lernolibron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana societo por reformi historian lernolibron
volontula asocio
Komenco 1996 vd
Lando(j) Japanio vd
Sidejo Suidō
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Japana societo por reformi historian lernolibron (japane 新しい歴史教科書をつくる会, ataraŝij rekiŝi KJO-kaŝo o cukuru kai] lit. Societo por Krei Novan Historian Lernolibron) estas grupo fondita en 1997 por propagandi pli konserveman vidpunkton de Japana historio.

La grupo verkis 2 librojn: 新しい歴史教科書 (Nova Lernolibro pri Historio) kaj 新しい公民教科書 (Nova Lernolibro pri Sociaj Studoj) kaj Eldonanto Fusosha eldonis la librojn en aprilo 2000. Sed Ministrejo de Edukado ne konfirmis ilin ĉar 137 korektendaĵojn havas ĉi antaŭa lernolibro kaj 99 korektendaĵojn havas ĉi lasta. Ilin kritikis Ĉinio kaj Sud-Koreio protestante kontraŭ reduktita pritrakto de agadoj de Japanio dum Dua mondmilito. En la lernolibroj mankas ekzemple mencio de la Masakro de Nankingo kaj de la t.n. virino de Komforto.

La grupo korektis ilin, kaj en aprilo 2001 Ministrejo de Edukado, Kulturo, Sportoj, Scienco kaj Teknologio konfirmis la lernolibrojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]