Japanio en la Vintra Olimpiko 1972
Etoso
Japanio en la Vintra Olimpiko 1972 | ||||
Vintra Olimpiko 1972 en Sapporo | ||||
Flagtenanto: | Mineyuki Mashiko [Minejuki Maŝiko] | |||
Sportistoj | 90 en 10 fakoj | |||
Medaloj rango: 11 |
Oro 1 |
Arĝento 1 |
Bronzo 1 |
Sume 3 |
La japana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1972 en Sapporo havis 90 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la japana teamo estis Mineyuki Mashiko [Minejuki Maŝiko]. La sportistoj atingis unu oran, unu arĝentan kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 11-an rangon.
La skisaltisto Yukio Kasaya [Jukio Kasaja] la 6-an de febraruo, tuj en la unua tago de la 10-taga olimpiko, gajnis la japanan ormedalon per spektakla skisalto.
Kunordigis la teamon la Japana Olimpika Komitato.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|