Japanlingva Vikipedio
Japanlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ja.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | japana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 18-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 1 412 264 |
Profundeco | 90.5 |
Paĝoj | 4 152 388 |
Redaktoj | 99 855 693 |
Uzantoj | 2 189 563 |
Aktivaj uzantoj | 13 418 |
Administrantoj | 40 |
Dosieroj | 4 473 |
Japanlingva Vikipedio (japane ウィキペディア日本語版 [ŭikipedia nihongo ban]) estas la Vikipedio en la japana lingvo.
La 25-an de junio 2008 ĝi enhavis pli ol 500 000 artikolojn, kaj estis do la kvina plej granda Vikipedio post la anglalingva, la germanlingva, la franclingva kaj la pollingva. Ĝi estas la plej granda ne-eŭroplingva vikipedio.
Historio
Supoze la japanlingva Vikipedio estis fondita en majo de 2001. La unua artikolo estis titolita "Nihongo No Funimekusu" skribita en latina alfabeto, kiu klarigis pri Japanlingvaj fonetiko kaj skribo.
- La 1-an de septembro 2002, la softvaro estis ŝanĝita al nova versio. Oni transigis dosierojn en novan version. La redaktantoj estis preskaŭ nur ne-japanlingvanoj, la plej malnova versio de la artikolo pri Esperanto エスペラント estis redaktita de ne-japanlingvanoj.
- La 12-an de februaro 2003, la japanlingva Vikipedio atingis 1 000 artikolojn. Slashdot eldonis artikolon pri la japanlingva Vikipedio.
- La 15-an de junio 2003 ĝi atingis 10 000 artikolojn.
- La 26-an de majo 2004 ĝi atingis 50 000 artikolojn.
- La 26-an de septembro 2004 ĝi atingis 75 000 artikolojn.
- La 11-an de februaro 2005 ĝi atingis 100 000 artikolojn.
- La 9-an de aprilo 2006 ĝi atingis 200 000 artikolojn.
- La 18-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 412 264 artikolojn.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|