Japanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La japanoj (japane: niĥonĝin) estas popolo de izolita lingvofamilio, ĉefloĝantoj de Japanio (123,6 milionoj). Japanoj loĝas ankaŭ en Usono (Kalifornio, Havaja insularo), Kanado, Brazilo kaj Peruo. Entute estas ĉirkaŭ 125,6 milionoj da japanoj (1992).

  • Lingvo: japana.
  • Apartenas al aparta transira rasa grupo.
  • Kredantoj: precipe ŝintoistoj kaj budhistoj, estas ankaŭ kristanoj kaj adeptoj de sinkretismaj kultoj.

Konserviĝas apartaj etnografiaj grupoj (ekz. loĝantoj de Rjukju-insularo) kun specifikeco de kulturo - vestaĵoj, kutimoj, dialekto. Speciala etnografia fenomeno estas EtaBurakumin - posteuloj de popolo de malnoblaj profesioj, kiuj dum feŭda Japanio havis neniajn rajtojn kaj loĝis en apartaj urbetoj (kaj loĝas ĝis hodiaŭ). Ilia nombro estas ĉ. 2-3 milionoj.

Japanoj formiĝis kiel grupo de triboj dum 1-a jarmilo a.K. migritaj de Korea duoninsulo al Japanaj insuloj, kie loĝis Ajnoj kaj aliaj aŭstroneziaj popoloj. Dum proceso de intermiksiĝo, lingvo de nov-venintoj super-regis. En 4 jc p.K. finiĝis kunmiksiĝo de antikvaj japanaj triboj kaj popoloj, kreante la unuan tutjapanan ŝtaton - Jamato Regno. Poste pro la izolita situo, japanoj trairis diferencan de aliaj popoloj de kontinenta Azio, vojon de sia evoluo. Nur post la dua mondmilito okazis gravaj ŝanĝoj je direkto de alproksimiĝo kun moderna kulturo.

Bazo de la tradicia ekonomio estas riz-kulturado. Oni kulturas ankaŭ teon, legomon, citruson, frukton. Oni praktikas bredadon de silkraŭpoj, fiŝkaptadon. Modernaj japanoj laboras precipe en industrio kaj servoj, vivas en urboj.

Japanoj sin vestas laŭ eŭropa stilo, sed en hejmo aŭ dum ripozo ili portas ankaŭ nacian kostumon - kimono. Ili bone konas eŭropan kuirarton, sed preferas nacian. Senfermenta kuirita rizo estas ĉefa manĝaĵo, kiun oni manĝas per specialaj bastonetoj. Spicoj kaj supoj estas tre diferencaj.

Klasika poezio, pentroarto, arkitekturo de dekoraj ĝardenoj, aranĝado de floroj - ikebana, diversaj specoj de teatro - opero noo, pupteatro bunraku, kortega teatro bugaku, templa teatro - dengaku kaj kagura, k.a. - ĉi tiu diverseco de kulturaj tradicioj prezentas originan parton de moderna kultura vivo de japanoj.