Kreskoringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jara ringo)
kreskoringoj de arbotrunko faligita dum la jaro 2005

Kreskoringo, Jarringo[1]jara ringo estas specifa strukturo videbla en la sekco de trunko de plurjara planto, aparte de arbo. Kreskoringoj ekestas nur tie, kie pro la klimataj kondiĉoj dum la jaro regule ekzistas fazoj de forta kaj de malforta kreskado de la planta kambiumo. Kaŭzo por tio povas esti regula aparte malvarma sezono, do vintro, aŭ sekaj periodoj en subtropikaj aŭ tropikaj regionoj.

Post la "ripoza periodo" dum vintro aŭ seka periodo, en la sekva "kreskofazo" ekestas pli hela zono de malpli firma ligno, kiu garantias rapidan transporton de akvo kaj mineralaj substancoj de la arbaj radikoj en la branĉojn, kaj kontribuas al rapida kresko de arbaj folioj, floroj kaj poste fruktoj. Dum la sekva "stabiliga fazo" ekestas pli malgrandaj lignoĉeloj, kiuj konsistigas pli malhelan zonon de pli firma ligno, kaj zorgas pri laŭeble granda stabileco de la arba trunko.

kreskoringoj videbligas la historion de tiu-ĉi arbo ĝis la jaro 2006

La scienco de dendrokronologio aparte esploras la arbajn kreskoringojn kaj la deduktojn, kiujn tiu esplorado ebligas pri la klimata historio de de la arba kreskoregiono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Jarringo en PIV