Saltu al enhavo

Jarina Ĉornohuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarina Ĉornohuz
Persona informo
Naskonomo Ярина Ярославівна Чорногуз
Naskiĝo 18-an de majo 1995 (1995-05-18) (31-jaraĝa)
en Kievo
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Yaroslav Chornohuz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo
Okupo
Okupo poeto
korespondisto
militisto
volontulo
sanlaboristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jarina ĈORNOHUZ, plennome Jarina Jaroslavivna Ĉornohuz (ukraine Ярина Ярославівна Чорногуз) (naskiĝis la  18-an de majo 1995 en Kijivo) estas ukraina poeto, volontulo, armea oficiro, marsoldato, armea kuracisto, skolto de la Armitaj Fortoj de Ukrainio, partoprenanto en la rusa-ukrainia milito.

Ŝi estas nepino de la ukraina verkisto Oleh Ĉornohuz.[1]

Laŭ la revuo "Focus", ŝi estas inkludita en la listo de la 100 plej influaj virinoj de Ukrainio (2021).[2]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Jarina Ĉornohuz naskiĝis la  18-an de majo 1995 en la urbo Kijivo.

Ŝi diplomiĝis ĉe la Fakultato de Homaj sciencoj de la Nacia Universitato "Kijiva Mohila Akademio" (2019, magistro).

En la 2010-aj jaroj, ŝi estis aktivulo de la civitana movado Vidsiĉ[3][4]. Partoprenanto de la Revolucio de digno. Kunordiganto de la iniciato "Transiru al la ukraina", kunorganizanto de la projekto "Movomarathon-25" [5][6], organizanto de la kampanjo "Printempo sur Granito".[7]

Ŝi deĵoris kiel volontula sukuristo sur rotacioj en la medicina volontula bataliono "Hospitaljeri". En 2020, ŝi estis batalkuracisto sub kontrakto, de 2021 - sur la fronto kiel batalkuracisto kaj skolto.

Ŝi vartas sian filinon Orisja.[8]

Aŭtoro de la poemaro "Kiel fleksiĝas la fajra rondo" (2020)[9][10], kiu estas dediĉita al amato, mia amata Mikola Soroĉuk "Krasni", kiu pereis la 22-an de januaro 2020 ĉe la fronto de kuglo de rusuja kaŝpafisto[11].

  • Dua poemaro: [dasein: defendo de ĉeesto] (2023). Pro ĉi poemaro al la aŭtorino estis aljuĝita Ŝevĉenka ŝtata premio (2024).
  • Tria poemaro: Nenies safrano (2025).

Tri poemojn de Jarina esperantigis Petro Palivoda (Ukraina Stelo, 2025, n-ro 3).

  • Medalo "Por savita vivo" (19-a de majo 2022) - pro persona kuraĝo kaj sindonema agado, pruvita en la protekto de la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio, lojaleco al la milita ĵuro[12].
  • Premiito de la IV-a premio de la literatura konkurso de la eldonejo "Smoloskip" (2020) pro la kolekto "Kiel fleksiĝas la fajrta rondo"[13].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ярина Чорногуз — онука вінницького «класика» літератури Олега Чорногуза, звернулась до президента Зеленського (відео) // 33-й. — 2020. — 14 лютого
  2. Ярина Чорногуз в рейтингу «100 найвпливовіших жінок України за версією журналу "Фокус" 2021» // Фокус
  3. Перший проректор Вінницького національного аграрного університету: “Що ти, задрочений, знімаєш?” (ВІДЕО). Про сайт «Майдан». 17.07.2013
  4. 39-а стаття Конституції чудово все регулює – активістка. Радіо Свобода. 26.06.2013
  5. Ярина Чорногуз // Громадське радіо.
  6. Мовомарафон-25 — як перейти на українську за 3,5 тижні? // Громадське радіо. — 2016. — 14 серпня.
  7. Місяць «Весни на граніті»: як ізсередини виглядає акція під ОП, започаткована Яриною Чорногуз. Новинарня. 13.04.2020
  8. «Пішла на фронт, щоб пережити втрату коханого». BBC Україна. 15.10.2022
  9. Ірина Головай, Як вигинається вогненне коло Arkivigite je 2023-02-04 per la retarkivo Wayback Machine // Слово Просвіти. — 2022. — 10 січня.
  10. Книга «Як вигинається вогненне коло» // Наш формат.
  11. Національна бібліотека України імені Ярослава Мудрого
  12. 349/2022/19 травня 2022 Про відзначення державними нагородами України.
  13. Лауреати літературного конкурсу // Смолоскип.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Tradukfonto

[redakti | redakti fonton]