Jarlibro de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
jarlibro de Universala Esperanto-Asocio
almanako
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1910 ĝis 2018
(kun antaŭaĵo de 1890 ĝis 1909)
Eldonejo Universala Esperanto-Asocio
vdr

La Jarlibro de UEA estis ĉiujara eldono de Universala Esperanto-Asocio fondita en 1908, enhavanta informojn pri la Delegita Reto, landaj kaj fakaj Esperanto-asocioj, movadaj instancoj kaj plurajn aliajn gravajn informojn. La „Gvidlibro” estas la unua parto de la Jarlibro, kie aperas adresoj.

Ĉirkaŭ 1800 delegitoj el pli ol 90 landoj proponas personajn servojn de multaj diversaj specoj: turisma informado, helpo dum vojaĝoj, respondoj al fakaj demandoj, konsiloj pri teknikaj problemoj ktp.

Por ŝpari monon, ekde 2019 UEA ne plu aperigas paperan Jarlibron. Laŭ prezidanto Mark Fettes la enkondukota nova membrospaco en la retejo de UEA disponigos la samajn informojn al membroj en konstante aktuala kaj pli oportuna formo. [1]

La lastan jarlibron de UEA (eldono 2018) redaktis Paweł Fischer-Kotowski.[2]

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭaĵo de la jarlibro de UEA konsidereblas la Adresaro de la Esperantistoj, unua aperinta adresaro de esperantistoj, kompilita mem de L. L. Zamenhof, kiu aperis en 29 serioj sinsekve inter la jaroj 1890 kaj 1909 en entute 32 unuopaj publikigaĵoj – ĉu kiel rubriko en La Esperantisto, ĉu en formo de apartaj broŝuroj eldonitaj de Zamenhof mem (verkoj n-ro 31, 59, 62, 65, 83, 104, 112, 123, 129, 140, 151, 171), ĉu publikigita en la eldonejo Hachette kadre de jarlibro kompilita de Félicien Menu de Ménil[3] (Tutmonda Jarlibro Esperantista 19041909). Pro troa kresko de la nombro de aliĝantoj, oni ekde 1909 (do la Tutmonda Jarlibro Esperantista 1910) ĉesis aperigadi adresojn de unuopaj esperantistoj kaj plu kolektis nur la kontaktojn de esperantistaj societoj, komitatoj kaj konsul-agentoj. Tiu eldono de 1910 konsidereblas la unua jarlibro de UEA.

Reta Jarlibro[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2005 UEA lanĉis retan version de la Jarlibro. La plej evidenta avantaĝo kompare kun la presita Jarlibro estas ĝia konstanta ĝisdateco. Ne nur la adresinformoj de delegitoj estas aktualaj, sed ankaŭ novaj delegitoj troviĝas tie tuj post la registro de ilia delegiteco en la Centra Oficejo.

Per la reta Jarlibro alireblas ankaŭ aliaj informoj konataj el la klasika Jarlibro, ekz. pri landaj kaj fakaj asocioj, kaj pri la gvidorganoj de UEA kaj TEJO. Granda faciligo, ankoraŭ ne sufiĉe konata, estas la eblo povi rekte skribi al la retadreshavaj delegitoj, komitatanoj, estraranoj, perantoj k.a. funkciuloj de UEA, TEJO k.a. asocioj, klakante tiucelan butonon ĉe la koncerna nomo. Individua membro povas ankaŭ kontroli la personajn informojn pri si mem kaj sciigi la Centran Oficejon pri eblaj korektendaĵoj. Ankaŭ tion oni povas fari ene de la reta Jarlibro klakante butonon, kiu malfermas formularon por tio.

Tiuj, kies membrokotizo rajtigas je ricevo de la revuo Esperanto, povas pere de la reta Jarlibro legi ĝian plej novan numeron jam, kiam ĝia papera versio ankoraŭ estas presata. Eblas elŝuti PDF-version ne nur de la plej lasta numero sed ankaŭ de pli fruaj numeroj ekde 2004. Junaj membroj kaj Patronoj de TEJO povas elŝuti numerojn de "Kontakto" ekde 2004 kaj de "TEJO tutmonde" ekde 2006.

Por utiligi la retan Jarlibron necesas unue registriĝi kiel uzanto. La nombro de individuaj membroj de UEA, kiuj registriĝis kiel uzantoj de la reta Jarlibro ĉe http://reto.uea.org, atingis 1887 la 23-an de oktobro 2008[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UEA nuligas la Jarlibron kaj altigas la kotizon, aperinta en Libera Folio la 10-an de majo 2018
  2. Kiom da delegitoj?, artikolo aperinta en La Balta Ondo la 15-an de novembro 2018
  3. Tutmonda jarlibro Esperantista enhavanta la adresarojn de D-ro Zamenhof por 1904.
  4. Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 304 2008-10-24

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]