Jarmila Čejková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarmila Čejková
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1939 (1939-01-01) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Jarmila Čejková en 2017

Jarmila ČEJKOVÁ, fraŭlinnome RYBOVÁ (naskiĝis la 1-an de januaro 1939 en Brno) estas ĉeĥa esperantistino, vivanta en Frýdek-Místek. Ŝi frekventis ekonomian mezlernejon kaj sekve socialan-juran lernejon kaj laboris en la persona sekcio de la tekstila entrepreno Slezan.

Kun Esperanto ŝi konatiĝis kune kun Věra Podhradská en 1951 kaj ŝia unua instruistino estis operkantistino Věra Borská. Ŝi fariĝis membrino de la artgrupo Verda Masko, kun kiu ŝi prezentiĝis ne nur en Brno, sed ankaŭ en la ceteraj kluboj enlande ([1]). En la 1950-aj jaroj partoprenis Esperanto-tendarojn en Chvalatice, Žimrovice kaj Červená nad Vltavou. Pro intensa okupiĝo pri atletiko kaj ĉevalrajdado pro tempkialoj poste paŭzis pri Esperanto dum 35 jaroj kaj revenis al ĝi en 1992. En 1993 ŝi membriĝis en ĈEA.

Dum 12 jaroj partoprenis Somerajn Esperanto-Tendarojn en Lančov kiel grupestrino kaj sekve kiel mastrumantino de la kuirejo. El Esperanto-Klubo en Frýdek-Místek transiris en 2000 al la klubo en Ostrava-Vítkovice, kie laboras kiel membro de ĝia komitato ([2]).

Aktivas kiel membrino de la grupo Verda Stacio de Pavol Kaščák, kie okupiĝas pri sonregistrado kaj dramaturgio de radioelsendoj kaj pri helpa filmado. Inter 2005-2017 zorgis pri la "eltonda servo" de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj prizorgis kolektadon kaj arkivadon de artikoloj pri Esperanto en la ĉeĥa gazetaro. Ekster Esperanto-movado ŝi agas i.a. kiel sporttrejnantino en la seniora klubo en Frýdek-Místek kaj en la seniorgimnazio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2012-05-29.
  2. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotaĵo de Jarmila Ĉejková kiel membrino de la artgrupo Verda Masko en la Bildarkivo de la Kolekto pri Planlingvoj kaj Esperantomuzeo en Vieno