Jarmila Loukotková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jarmila LOUKOTKOVÁ)
Jarmila Loukotková
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1923 (1923-04-14)
en Prago
Morto 29-an de oktobro 2007 (2007-10-29) (84-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Patro Čestmír Loukotka
Okupo
Okupo verkistoscenaristotradukistoĵurnalisto
vdr

Jarmila LOUKOTKOVÁ (ŝi naskiĝis la 14-an de aprilo 1923 en Prago - mortis la 29-an de oktobro 2007) estis ĉeĥa verkistino, precipe de historiaj romanoj el antikvaj kaj mezepokaj tempoj.

Ŝi estas filino de la ĉeĥa etnografo, lingvisto kaj vojaĝanto Čestmír Loukotka (1895-1966), kiu studis la vivon de indianoj en la Suda Ameriko.

Jarmila Loukotková studis gimnazion en Prago, dum la milito ŝi frekventis lingvolernejon kaj laboris ĉe la magistrato. Post la milito ŝi studis la francan lingvon kaj estetikon ĉe la filozofia fakultato, poste ŝi redaktis fremdlingvan gazeton.

Kiel verkistino ŝi dediĉis sian atenton precipe al historiaj romanoj. La francan mezepokon ŝi priskribis en la romanoj Spite la poeto kantas (pri Villon) kaj Dio aŭ diablo (pri marŝalo de Retz, amiko de Ĵan Dark), sed plej multe logis ŝin la romia antikveco. Romanoj Spartakus kaj Por kiu la sango bildigas ribelojn de sklavoj. Ne ekzistas la romia popolo estas romano pri poeto Petronius kaj imperiestro Nerono. Rido sub masko pri dramverkisto Terentius revenas al la epoko de militoj kontraŭ Kartago, same kiel Krio de nevideblaj pavoj. El la romia historio ĉerpas ankaŭ romano Hejme mortas homoj.

Kelkaj romanoj koncernas ankaŭ nian epokon (Donaco de la unua mateno, Meduzo, Rekompenco).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Spartakus 1: Před námi boj, 1950 (Spartako 1: Antaŭ ni batalo)
  • Spartakus 2: Smrtí boj nekončí, 1957 (Spartako 2: Per morto la batalo ne finiĝas)
  • Pro koho krev, 1968 (Por kiu la sango)
  • Není římského lidu, 1949 (Ne ekzistas romia popolo)
  • Křik neviditelných pávů, 1997 (Krio de nevideblaj pavoj)
  • Pod maskou smích, 1977 (Rido sub masko)
  • Doma lidé umírají, 1981 (Hejme mortas homoj)
  • Bůh či ďábel, 1957 (Dio aŭ diablo)
  • Navzdory básník zpívá, 1957 (Spite la poeto kantas)
  • Dar jitra prvního, 1971 (Donaco de la unua mateno)
  • Lhůta prošla, 1992 (La limdato pasis)
  • Liána smrti, 1968 (Liano de morto)
  • Medúza, 1973 (Meduzo)
  • Na život se jen čeká, 1961 (La vivon oni nur atendas)
  • Odměna, 1975 (Rekompenco)
  • Příběhy kaštanu, 1944 (La aventuroj de kaŝtano)
  • Tajemství Černého lesa, 1965 (Sekreto de la Nigra Arbaro)
  • Vstup do ráje zakázán, 1969 (Eniri la paradizon malpermesite)
  • Žít jednou spolu, 1988 (Foje vivi kune)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.