Jarmilo de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Jarmilo de Rusio
ruse Тысячелетие России
monumento
Monumento al la Mil Jaroj de la Ŝtato Rusia
Oficiala nomo: Тысячелетие России
Moto: Al la okazinta jarmilo de la ŝtato Rusia dum bonorda reĝado de imperiestro Aleksandro la 2-a je la jaro 1862
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Urbo Velikij Novgorod
Konstruaĵo Monumento
Situo en la Kremlo de Novgorod
 - koordinatoj 58° 31′ 18″ N 31° 16′ 34″ O / 58.52167 °N, 31.27611 °O / 58.52167; 31.27611 (mapo)
Alteco 15,7 m
Aŭtoro Miĥail Mikeŝin,
Ivan Ŝreder,
arkitekto Viktor Gartman
Stilo Novbizancia stilo
Materialo bronzo
Estiĝo 20-a de septembro 1862
Por publiko publike alirebla
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Vikimedia Komunejo: Millennium of Russia
Map

La Jarmilo de Rusio (ruse Тысячелетие России) estas monumento situanta en Velikij Novgorod, Rusio, kaj konstruita en 1862 je honoro de la miljara jubileo de la legenda alvoko de Varengoj en Rusjon[1]. Aŭtoroj de la projekto estis Miĥail Mikeŝin, Ivan Ŝreder kaj arkitekto Viktor Gartman. La monumento situas en la Kremlo de Novgorod.

Historio de la monumento[redakti | redakti fonton]

Kreo[redakti | redakti fonton]

Konkurso[redakti | redakti fonton]

En 1857 pro la estonta miljara jubileo de la alvoko de Ruriko oni anoncis la konkurson por projektoj de monumento, kiun oni planis starigi en Velikij Novgord, tie, kien laŭlegende la varengo estis alvokita por ke estu princo. La ŝtato anoncis ankaŭ komunan monkolekton por konstruado de tiu monumento. Oni sukcesis kolekti nur ĉirkaŭ 150 milojn da rubloj, kaj pliajn 400 milojn aldonis la ŝtato.[2]

La 23-an de aprilo 1859 estis konfirmita la programo de la konkurso, ĝi estis publikigita en gazetoj, kaj la konkurso startis. Laŭ la programo la monumento devis per skulptaĵoj riveli ses ĉefajn periodojn de la rusia historio, la alteco devis esti ne pli ol 18 m. La du gravaj ideoj devis esti:

  1. “prezenti la kredon ortodoksan kiel ĉefa bazo de morala plifortiĝo de la rusa popolo”;
  2. “indiki iompostioman, dum mil jaroj, evoluon de Ŝtato Rusia”.

Kaj la unua ideo devis esti ĉefa. La “evoluo” estis komprenata kiel ĉeno de eventoj, kiuj pli kaj pli fortigas aŭtokration.

Projektojn oni povis proponi ĝis la 1-a de novembro de la sama jaro.

Por la konkurso oni prezentis 52 projektojn, kiujn oni proponis anonime, sub devizoj.[2] El ili la Konkursa konsilio, fondita ĉe Akademio de Belartoj, elektis tri:

  1. La projekto de la arkitekto Antipov. La projekto iom imitis la monumenton “Bavario” en Munkeno kaj estis tro granda.
  2. La projekto de la akademiano Gornostajev. La projekto alegorie prezentis Rusion per granda statuo. La konsilio dubis, ĉu simpla popolo komprenos la alegorion.
  3. La projekto de la pentristo Mikeŝin.

La unuan premion (4000 rubloj) oni atribuis al Mikeŝin, Gornostajev kaj Antipov dividis inter si la duan (1000 rubloj).

Plua laboro[redakti | redakti fonton]

Unu el maketoj de la monumento, ŜHM. Ĝia supro aspektas alie.

Estas decidite fari la tutan monumenton el bronzo. Por la malfermo oni anticipe elektis 26-an de aŭgusto 1862. La konstruadon oni komisiis al la Ĉefa Administrejo de vojoj kaj publikaj konstruaĵoj, kies ĉefo estis la generalo K. Ĉevkin. La Administrejo mendis al Mikeŝin kaj skulptisto Ŝreder maketon je kvinona grandeco. Ŝreder faris la maketon el gipso.[3]

Sur la frizo, kie nun situas historiaj personoj, devis esti bareliefoj, kiuj prezentus la ses epokojn kaj estus dividitaj inter si per medalionoj. Por la maketo ilin faris P. Klodt. Sed en la junio de 1860 la imperiestro Aleksandro la 2-a inspektis la maketon kaj vidis, ke enhavo de la ses bareliefoj samas al tiu de la ses statuaj grupoj supre. Li ordonis anstataŭigi la bareliefojn per plena cirklo de statuoj pri famaj homoj de Rusio (Mikeŝin skribis, ke estas li mem, kiu proponis tion al la caro). 1-an de septembro 1860 Mikeŝin proponis novan varianton de la projekto.[4]

Longan tempon prenis konfirmado de la listo de tiuj “famaj homoj”. Ekzemple Mikeŝin samtempe proponis aldoni figurojn de Taras Ŝevĉenko kaj Nikolaj Gogol, sed la generalo K. Ĉevkin ordonis ilin forigi. Mikeŝin skribis al la imperiestro mem, kaj sukcesis duone: la figuro de Gogol restis, de Ŝevĉenko — ne.[5] Ekzistas nun la unua listo[6] de Mikeŝin, korektita fare de Ĉevikin, kaj la listo[7], kiuj estis donita por korektado kaj konfirmo al Aleksandro la 2-a. Sed ankaŭ tiu listo ne estas lasta, Nikolaon la 1-an oni aldonis lastmomente.

Je 1-a de julio 1862 ĉiuj bronzaj partoj de la monumento estis pretaj kaj konfirmitaj de la caro. Baldaŭ ilin veturigis laŭ riveroj Neva kaj Volĥov al Novgorod.

Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

La projekto apartenas al la junaj pentristo M.O. Mikeŝin (nur antaŭ unu jaro li finis lernadon en la Akademio de Belartoj) kaj skulptisto I.N. Ŝreder (li ankoraŭ estis lernanto de la Akademio). Formale nur Mikeŝin estis aŭtoro, sed Ŝreder dekomence partoprenis en ĝi. La pentristo, ne sperta pri statuoj, Mikeŝin partoprenigis sian samaĝulon skulptiston Ŝreder-on.

Konstruisto estis inĝeniero Evreinov, laborestro — inĝeniero Adams.

Kelkaj skulptistoj, krom Mikeŝin kaj Ŝreder, faris apartajn grupojn aŭ statuojn: R.K.Zaleman, P.S.Miĥajlov, N.A.Lavreckij, A.M.Lubimov, M.A.Ĉiĵov.

Arkitektoj estis B.A. Gartman kaj G.A.Bosse, tiu lasta projektis la aĵuran barilon kaj la lanternojn ĉirkaŭ la monumento.

Konstruado kaj malfermo[redakti | redakti fonton]

1862. Konstruado de la monumento
B.P. Willewalde, La malfermo de la monumento de la jarmilo de Rusio en Novgorod en 1862

La 28-an de majo 1861 (la 16an de majo laŭ julia kalendaro) oni komencis konstrui la monumenton en la centro de la Novgoroda kremlo, kaj la 20-an de septembro 1862 (la 8an de septembro) okazis la solena malfermo de la monumento. La festo daŭris dum tri tagoj. Ĉeestis la imperiestro Aleksandro la 2-a kun sia tuta familio, oni venigis por parado ĝis 12 milojn da soldatoj kaj oficiroj, alveturis multnombraj spektantoj. La loĝantaro de Novgorod preskaŭ duobliĝis por kelkaj tagoj.

Speciale por malfermo estis eldonitaj du gvidlibroj pri Novgorod, unuafoje dum la tuta historio de la urbo. Dum aprilo—majo aperis “La gvidlibro pri Novgorod kun indikoj pri ĝiaj ekleziaj antikvaĵoj kaj sanktejoj” de metropolito Makarij. Poste, en julio—aŭgusto, aperis “La gvidlibro pri Novgorod: la manlibro por veturantoj al la malfermo de la monumento de la jarmilo de Rusio” (ĝin oni presis anonime, la aŭtoro estas V.A.Dolgorukov).

Posta historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito nazioj malmuntis la monumenton kaj pretigis ĝin por forsendi en Germanion, sed sukcesis veturigi nur la barilon kaj bronzajn lanternojn. La 20-an de januaro 1944 la urbon liberigis Ruĝa Armeo, kaj jam la 2-an de novembro 1944 la monumento estis restaŭrita kaj remalfermita. Denove estis faritaj pli ol 1500 detaloj de monumento. La barilon kaj la lanternojn oni denove starigis nur en la 1970-aj jaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La monumento aperas kiel granda regnoglobo sur kloŝforma bazo. Ĉirkaŭ la regnoglobo situas ses statuaj grupoj. La tuta alteco de la monumento estas 15,7 m, la alteco de bazo — 6 m, la alteco de grandaj statuoj (de la meza nivelo) — 3,3 m, de la kruco sur la regnoglobo — 3 m. La diametro de la granita bazo — 9 m; tiu de la regnoglobo — 4 m. La tuta pezo de ĉiuj bronzaj fandaĵoj — 65,5 t, la pezo de la supra kruco — 448 kg, tiu de la granda figuro (averaĝe) 2400 kg. La longeco de la friso estas 26,5 m.

La statuaro enhavas 128 figurojn, kiuj estas dividitaj en 3 nivelojn. En la supra nivelo estas 2 figurojn, en la meza — 17 figuroj, en la malsupra — 109.[8]

Supra nivelo[redakti | redakti fonton]

La grupo konsistas el du statuoj, estas anĝelo kun granda kruco, kiu estas simbolo de Ortodoksa Eklezio, kaj surgenuinta virino, kiu estas simbolo de Rusio. Ili staras supre sur la regnoglobo, kronante la monumenton. La regnoglobo estas ornamita per krucoj kaj ĉirkaŭita per jena skribaĵo: “Al la okazinta jarmilo de la ŝtato Rusia dum bonorda reĝado de imperiestro Aleksandro la IIa je la jaro 1862” (ruse: «Свершившемуся тысячелѣтію государства Россійскаго въ благополучное царствованіе императора Александра ІІго лѣта 1862»).

Meza nivelo[redakti | redakti fonton]

La mezan parton de la monumento okupis 17 figuroj, kiujn oni povas dividi en ses grupojn ĉirkaŭ la regnoglobo. Ĉiu grupo simbolas certan periodon de rusia historio (laŭ oficialaj rusiaj historiistoj tiutempaj).

Bildo Nomo Historia jaro Priskribo
La alvoko de varengoj en Rusjon 862 Estas la unua princo varengo Ruriko en pinta kasko kaj kun pinta ŝildo, sur la ŝildo oni skribas: “Лѣта STO” (“Jaro 6370”, la numero estas indikita per cirilaj ciferoj). La jaro 6370-a laŭ la bizanca kalendaro estas la 862-a laŭ la gregoria kalendaro. La ŝultrojn kovras rabobesta felo. Malantaŭ li dekstre situas idolo de pagana dio Veles (vidu foton).
La Kristanigo de Rusjo 988 Centre troviĝas la Granda princo de Kievo, Sankta Vladimiro kun levita supren okpinta kruco, dekstre de li staris slavino, kiu etendas al li infanon por baptado, kaj maldekstre — slavo, kiu rompas idolon de Peruno.
La komenco de la liberigo de la Ora Hordo 1380 Dmitrij Donskoj, la venkinto en la batalo de Kulikovo, en la dekstra mano li havas madzon. Ĉe liaj piedoj kuŝis la venkita hordano. En la maldekstra mano Dmitrij Donskoj tenas forprenitan bunĉukon, tataran simbolon de potenco.
La fondo de sendependa regno Rusia 1491 Ivano la Tria, care vestita, kun ĉapo de Monomaĥo sur la kapo. Per siaj manoj li tenas sceptron kaj regnoglobon. Antaŭ li surgenuas tataro, etendanta bunĉukon — simpolon de potenco. Apude kuŝas venkita litovo (simbolo de la Grandprinclando Litovio), kaj kavaliro de Livonia Ordeno kun rompita glavo. Malantaŭe situas figuro de siberiano, estas simbolo de okazonta koloniado de Siberio.
La komenco de la dinastio Romanovoj 1613 Miĥail Fedoroviĉ Romanov tenas en la manoj regnoglobon, lin gardas la princo Dmitrij Poĵarskij kun glavo. Surgenuinta Kuzma Minin donas al la juna caro simbolojn de potenco: la ĉapon de Monomaĥo kaj la sceptron.
La fondo de la Rusia Imperio 1721 Estas Petro la Granda, en laŭra krono kaj kun la sceptro en la dekstra mano. Anĝelo montras al li vojon al la estonta ĉefurbo de la Imperio: Sankt-Peterburgo. Ĉe la piedoj de Petro surgenuas svedo, kiu penas gardi sian ŝiritan flagon. Tio simbolas la venkon en la Granda Nordia Milito.

Malsupra nivelo (friso)[redakti | redakti fonton]

La friso estas dividita en kvar partojn:

“Klerigistoj”
“Homoj de ŝtato”
“Militistoj kaj herooj”
Verkistoj kaj artistoj
Cirilo kaj Metodo, Klerigistoj de slavoj Jaroslavo la Saĝa, Granda Princo de Kievo Svjatoslav la 1-a de Kievo, Granda Princo de Kievo kaj militestro Miĥail Lomonosov, sciencisto, poeto kaj multfakulo
Olga, Granda Princino de Kievo Vladimiro Monomaĥo, Granda Princo de Kievo Mstislav Mstislavich, Princo de Toropec, Novgorod kaj Galiĉ, militestro Denis Fonvizin, verkisto, dramisto kaj tradukisto
Vladimiro la 1-a de Kievo, Granda Princo de Kievo Gediminas, Granda Princo de Litovio Danilo de Galiĉ, Princo de Galiĉ, militestro Aleksandro Kokorinov, arkitekto
Avraamij de Rostov, episkopo de Rostov Algirdas, Granda Princo de Litovio Dovmont, Princo de Pskovo Gavrila Derĵavin, poeto kaj politikisto
Antonio de Kievo, fondinto de la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo Vytautas, Granda Princo de Litovio Aleksandro Nevskij, princo de Novgorod, Granda Princo de Vladimir, militestro, sanktulo Fjodor Volkov, aktoro, fondinto de la rusia drama teatro
Feodosio de Kievo, Kieva monaĥo Ivano la Tria, Granda Princo de Moskvo Miĥail de Tverj, Princo de Tverj, Granda Princo de Vladimir Nikolaj Karamzin, verkisto kaj historiisto
Kukŝa de Kievo, Kieva monaĥo protopopo Silvestro, sacerdoto kaj politikisto Dmitrij Donskoj, Granda Princo de Moskvo Ivan Krilov, poeto kaj fabelisto
Kronikisto Nestor, kronikisto pri la Historio de Rusio Anastasia Romanovna, la unua edzino de Ivano la Terura Kęstutis, Granda Princo de Litovio Vasilij Ĵukovskij, poeto kaj tradukisto
Kiril Beozerskij, fondinto de la Monaĥejo Kirilo-Belozerskij Alekseo Adaŝev, politikisto Daniil Ĥolmskij, Moskva militestro Nikolao Gnediĉ, poeto kaj tradukisto
Stefano de Permjo, epiiskopo kaj misiisto de Permjo Germogen, patriarko Miĥail Vorotinskij, militestro Aleksandro Gribojedov, verkisto kaj diplomato
Aleksio, metropolito de Kievo kaj de la tuta Rusjo Miĥail Fedoroviĉ, la unua caro el Romanovoj Daniil Ŝĉenja, princo kaj militestro Miĥail Lermontov, poeto kaj verkisto
Sergio Radoneĵskij, sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio Filaret, patriarko de Moskvo, la patro de la unua caro el Romanovoj Marfa Boreckaja, edzino de posadniko de Novgorod Aleksandr Puŝkin, poeto kaj verkisto
Petro Mogila, metropolito de Kievo Afanasij Ordin-Naŝĉokin, diplomato Jermak Timofejeviĉ, kozaka atamano, konkerinto de Siberio Nikolaj Gogol, verkisto
Zosima de Solovki, fondinto de la Monaĥejo Soloveckij Artamon Matvejev, politikisto kaj diplomato Miĥail Skopin-Ŝujskij, princo kaj militestro Miĥail Glinka, komponisto
Maksimo la Greko, sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, klerigisto, verkisto, tradukisto Aleksej Miĥajloviĉ, la dua caro el Romanovoj Dmitrij Poĵarskij, Princo Karl Brjulov, pentristo
Savvatij de Solovki, fondinto de la Monaĥejo Soloveckij Petro la Granda, caro kaj la unua imperiestro de Rusio Kuzma Minin, organizinto de la popola milicio Dmitrij Bortnjanskij, komponisto
Iona de Moskvo, metropolito Jakov Dolgorukov, politikisto, militestro Avraamij Palicin, monaĥo kaj verkisto
Makarij, metropolito de Moskvo Ivan Beckoj, politikisto kaj reformanto Bohdan Ĥmelnickij, ukraina militisto, politiko kaj hetmano de zaporogoj
Varsonofij, ĉefepiskopo de Tverj Katerina la 2-a, imperiestrino Ivano Susanin, popola heroo
Gurij, ĉefepiskopo de Kazano Aleksandr Bezborodko, politikisto kaj diplomato Boris Sheremetev, general-feldmarŝalo kaj diplomato
Konstantin Ostroĵskij, princo kaj militestro de Kievo Grigorij Potjomkin, general-feldmarŝalo, politikisto kaj diplomato Miĥail Golicin, general-feldmarŝalo
Nikono, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio Viktor Koĉubej, politikisto kaj diplomato Petro Saltikov, general-feldmarŝalo
Fjodor Rtiŝĉev, filantropo Aleksandro la 1-a, imperiestro Burkhard von Münnich, general-feldmarŝalo
Dimitrij de Rostov, metropolito kaj verkisto Miĥail Speranskij, politikisto Aleksej Orlov, generalo
Tiĥon de Zadonsk, ĉefepiskopo de Ladoga kaj poste de Voroneĵ, verkisto Miĥail Voroncov, general-feldmarŝalo Petro Rumjancev, general-feldmarŝalo
Mitrofan de Voroneĵ, ĉefepiskopo de Voroneĵ Nikolao la 1-a, imperiestro Aleksandr Suvorov, generalisimo
Georgij Konisskij, ĉefepiskopo de Belorusio Miĥail Barclaj-de-Tolli, general-feldmarŝalo
Feofan Prokopoviĉ, ĉefepiskopo de Novgorod, verkisto Miĥail Kutuzov, general-feldmarŝalo
Platon, metropolito de Moskvo Dmitrij Senjavin, admiralo
Inokentij, ĉefepiskopo de Ĥersono Matvej Platov, generalo
Pjotr Bagration, generalo, heroo de la Patriota Milito de 1812
Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski, general-feldmarŝalo
Ivan Paskeviĉ, general-feldmarŝalo
Miĥail Lazarev, admiralo
Vladimir Kornilov, vicadmiralo
Pavel Naĥimov, admiralo

Numismatiko kaj filatelo[redakti | redakti fonton]

La monumento estas prezentita sur jenaj moneroj, monbiletoj kaj poŝtmarko:

La monbiletoj de 1995 kaj 1997 fakte estas samkostaj — 1 nova rublo egalis 1000 malnovajn post la redukto de nominalvaloro en 1997.

Rimarko

Kvankam oni vere povus rigardi la monumenton tiel, ke malantaŭ ĝi videblus la Katedralo de Sankta Sofio, tamen tiuokaze de la monumento spektanton rigardus Ruriko, sed ne Petro la Granda, kiel tio estas sur la monbiletoj. Tion oni povas vidi sur tiu ĉi foto:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine de Volodimir Pacjurko
  2. 2,0 2,1 Антощенко А. В. Памятник Тысячелетию России (ruse)
  3. Смирнов В. Г. Россия в бронзе: Памятник Тысячелетию России и его герои. Moskvo, 2008. ISBN 978-5-9533-3597-3. p. 16–17.
  4. Смирнов В. Г. Россия в бронзе: Памятник Тысячелетию России и его герои. Moskvo, 2008. ISBN 978-5-9533-3597-3. p. 19–20.
  5. Смирнов В. Г. Россия в бронзе: Памятник Тысячелетию России и его герои. Moskvo, 2008. ISBN 978-5-9533-3597-3. p. 21–24.
  6. РГИА, ф. 207, оп. 3, д. 123, лл. 11–12 об.
  7. РГИА, ф. 207, оп. 3, д. 123, лл. 17-20.
  8. Смирнов В. Г. Россия в бронзе: Памятник Тысячелетию России и его герои. Moskvo, 2008. ISBN 978-5-9533-3597-3.