Jarmuk (rifuĝejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jarmuk (en araba: مخيم اليرموك Muĥajjam al-Jarmūk) estas distrikto de 2.11 kvadrataj kilometroj de la urbo Damasko, loĝata de Palestinanoj, kiu disponas el hospitaloj kaj lernejoj. Ĝi situas je 8 kilometroj el la centro de Damasko kaj ene de la ĉefaj municipaj limoj sed kiam ĝi estis establita en 1957, ĝi estis ekster la ĉirkaŭita urbo. Jarmuk estas "neoficiala" rifuĝejo; ĝi estis hejmo de la plej granda komunumo de Palestinaj rifuĝintoj en Sirio. En junio de 2002, estis 112,550 registritaj rifuĝintoj loĝantaj en Jarmuk.[1]

Dum la Siria Enlanda Milito, Jarmuk iĝis scenejo de intensa luktado en 2012 inter la fortoj de la Libera Siria Armeo kaj de la fortoj subtenitaj de la registara Siria Armeo. La rifuĝejo poste estis konkerita de diversaj frakcioj kaj pro tio estis senigita de liveraĵoj, rezulte en malsatego,[2] malsanoj kaj alta mortindico, kio okazigis la foriron de multaj. Je la fino de 2014, la loĝantaro malaltiĝis ĝuste al 20,000 loĝantoj.

Komence de aprilo 2015, plej el Jarmuk suferis kontrolon de la Islama Ŝtato, kaj armitajn kunfrontojn kontraŭ la palestina milico Aknaf Bait al-Makdis. Je tiu punkto la loĝantaro estis ĉirkaŭkalkulita en 18,000.[3][4] Post intensa luktado en aprilo/majo 2018, la fortoj de la siria registaro konkeris la rifuĝejon, la loĝantaro estas nuntempe malaltigita al 100-200.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Yarmouk:Unofficial Refugee Camp". UNRWA. 30an de junio 2002. Arkivita el la originalo en 29a de junio, 2007. Alirita la 12an de julio 2007.
  2. Eric Reidy. "Starving to death in Syria's Yarmouk camp". Al Jazeera English.
  3. Harriet Sherwood. "Queue for food in Syria's Yarmouk camp shows desperation of refugees". The Guardian.
  4. "U.N. Security Council mulls how to help Syria's Yarmouk civilians". Reuters. 6a de aprilo 2015.