Jaromír Řebíček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jaromír ŘEBÍČEK)
Jaromír Řebíček
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1908 (1908-03-20)
Morto 29-an de aŭgusto 1995 (1995-08-29) (87-jaraĝa)
en Havlíčkův Brod
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Patro Josef Řebíček
Okupo
Okupo esperantistofervojisto
vdr

Jaromír ŘEBÍČEK, Inĝ. (naskiĝis la 20-an de marto 1908 - mortis la 29-an de aŭgusto 1995 en Havlíčkův Brod, Ĉeĥio) estis ĉeĥa esperantisto, fervojisto, honora membro de ĈEA. Lia patro estis grava esperantisto Josef Řebíček.

Jam kiel 12-jarulo en 1920 li aktivis en la movado, en 1929 li ekzameniĝis pri Esperanto ĉe teknika universistato en Praha. Li partoprenis multajn kongresojn, preparis ekspoziciojn pri Esperanto kaj okupiĝis pri faka terminologio.

Post la 2-a mondmilito li estis regiona reprezentanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio. Por la evoluo de Esperanto li vigle laboris eĉ en la jaroj, kiam Esperanto ne estis favorata.

En la j. 1959 li iniciatis fondon de la Esperanto-rondo en Havlíčkův Brod. Tamen la ĉefa merito de inĝ. Řebíček estas, sendube, lia laboro kaj verko en la sfero de la fervojista terminologio, pro kio li ricevis la titolon honora membro de ĉs. sekcio de IFEF ĉe la Ministerio por trafiko kaj komunikado (kiu ekde la j. 1969 apartenas al ĈEA kiel ties fervojista sekcio) kaj en la j. 1979 li estis nomita honora membro de IFEF.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Eĥoj pri Ĝenevo (Pacdefendanto 34/1954)
  • Militinstigantoj meditu! (Pacdefendanto 34/1954)
  • Fervoja terminaro: Esperanto-Ceský, Ceský-Esperanto (UIC Railway Dictionary 1997 - la ĉeĥaj terminoj estas merito de Jaroslav David kaj Jaromír Řebíček)

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

  • Honara membro de komitato de Esperanto-rondeto Havlíčkův Brod
  • Honora membro de fervojista sekcio de ĈEA
  • Honora membro de IFEF
  • Honora membro de ĈEA

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Pacdefendanto 34/1954
  • Petr Chrdle: Esperanto kaj fervojo (En: AEST 1989, Strážnice, p. 11-16)
  • Propono nomumi inĝenieron Jaromír Řebíček honora membro dum ĈEA-festotagoj 1989 en Havířov (subskribita estraro de ĈEA)
  • Starto 5/1991, p. 10 - prezento de honoraj membroj, inter ili Jaromír Řebíček
  • Starto 5/1995, p. 21, nekrologo verkita de Vlad. Mašita