Jaroslav Rudiš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Rudiš
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1972 (1972-06-08) (51-jaraĝa)
en Turnov
Lingvoj germanaĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Alma mater Faculty of Sciences, Humanities, and Education of the Technical University of Liberec vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristoĵurnalisto • dramaturgo • muzikisto • kantotekstisto vd
Laborkampo literaturodramaturgiomuzikoĵurnalismo vd
Aktiva en Prago vd
Verkado
Verkoj Q12030020 ❦
Grandhotel ❦
Q14705383 ❦
Gebrauchsanweisung fürs Zugreisen ❦
Alois Nebel vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jaroslav Rudiš (naskiĝinta la 18-an de junio 1972 en Turnov) estas ĉeĥa verkisto, pedagogo, dramisto kaj scenaristo; de tempo al tempo li verkis ankaŭ en la germana lingvo. Liaj alproksimiĝoj al ĉeĥa historio estas kaj nostalgia kaj pripensiga. Li tre ŝatas la saŭnadon, envagonaran vojaĝadon kaj tradiciajn rondojn de trinkantoj de ĉeĥa biero kiel interŝanĝborson de novaj ideoj kaj inspiroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rudiš pasigis la junulajn jarojn en Lomnice nad Popelkou frekventante la gimnazion en sia naskiĝurbo Turnov. Unue li studis en Liberec, Zuriko kaj Prago germanistikon, historion kaj ĵurnalistikon. Danke al stipendio porĵurnalista li povis veni al Berlino. Tie estiĝis lia unua romano Nebe pod Berlínem (2002). Por ĝi oni aljuĝis al li en 2002 la Jiří-Orten-premion.

Longan tempon li redaktis kulturajn pagojn de la taggazeto Právo kaj vivas ekde 2006 kiel liberprofesia aŭtoro kaj ĵurnalisto en la ĉeĥa ĉefurbo.

En septembro 2006 aperis ĉe la eldonejo praga "Labyrint" lia dua romano Grandhotel; paralele oni filmigis la enhavon por kio Rudiš mem ludis flankan rolulon. Tiu kina verko spekteblis ankaŭ dum la festivalo internacia Berlinale. En 2007 aperis en Ĉeĥio lia tria romano kun la titolo Potichu kiu ege ŝatitis fare de ĉeĥaj kritikistoj.

Sed Rudiš ankaŭ verkis en la drama fako. Kune kun Petr Pýcha li verkis plurajn teatraĵojn, kiuj surscenejigitis i.a. en Prago kaj Ústí nad Labem. Antaŭ kelkaj jaroj li komencis verkadon en la germana lingvo. Kune kun la lepsika verkisto Martin Becker li verkis la radidramon Lost in Praha kies premiero germanlingva estis en la 1.4.2008 ĉe Westdeutscher Rundfunk. Krome ambaŭ ellaboris la libreton por opera pri la Praga printempo 1968 kies unua videbleco ankaŭ estis en 2008 en Prago.

Komiksa kaj muzika fakoj[redakti | redakti fonton]

Krom per klasika verkado Rudiš furoris per filozofia komiksa figuro, la fervojisto Alois Nebel en grafika novelo kiun li kreis kune kun la ĉeĥa rok-muziksto kaj desegnisto Jaromír Švejdík. Tiu ĉi novelo filmigitis en 2012. Kun Švejdík kaj sia eldonisto Joachim Dvořák Rudiš fondis en vintro 2007 la muzikan bandon The Bombers. En 2007 li elektitis inter la 30 plej influaj ĉeĥoj. En 2014 li gajnis la premion internacian "Usedomer Literaturpreis". Liaj verkoj intertempe ekzistas en multaj tradukoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj
  • Nebe pod Berlínem (2002)
  • Grandhotel (2006)
  • Alois Nebel - kune kun Jaromír Švejdík; 2006: la historio aperis je la komenco en tri partoj, nome Bílý potok (2003), Hlavní nádraží (2004) kaj Zlaté Hory (2005)
  • Potichu (2007)
  • Alois Nebel. Na trati (2008)
  • Konec punku v Helsinkách (2010)
  • Národní třída (2013)
Teatraĵoj, radidramoj, operoj
  • "Der Himmel unter Berlin" (premiero: 2005 ĉe la germana radistacio 1Live, reĝisorado: Leonhard Koppelmann)
  • Alois Nebel (kune kun Jaromír Švejdík) (premiero: 2005)
  • Léto v Laponsku (kune kun Petr Pýcha) (premiero: 2006)
  • Strange Love (kune kun Petr Pýcha) (premiero: 2007)
  • Lost in Praha (kune kun Martin Becker) (premiero: printempo 2008 ĉe la germanaj radistacioij WDR3 kaj 1Live)
  • 1968 Opera (kune kun Martin Becker) (premiero: aŭtuno 2008)
  • Plattenbaucowboys (kune kun Martin Becker) (radidramo, WDR 2011)
  • Das Schloss. Ein szenisches Konzert (kune kun la muzika trupo "Kafka Band" laŭ la romano La kastelo de Franz Kafka) (premiero: Theater Bremen, septembro 2015)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jaroslav Rudiš en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]