Jarosław Dąbrowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarosław Dąbrowski
Persona informo
Aliaj nomoj Łokietek
Naskiĝo 12-an de novembro 1836 (1836-11-12)
en Ĵitomir,  Rusia Imperio
Morto 23-an de majo 1871 (1871-05-23) (34-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj francapolarusa
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Staba milita akademio Nikolao
Okupo
Okupo komunardo • militisto
vdr

Jarosław Dąbrowski (francigita al « Dombrowski », ruse Ярослав Домбровский ), kromnomita « Łokietek », estas pola revoluciulo naskiĝinta en Jytomyr (Rusa Imperio) la  12-an de novembro 1836(nun 1836-11-12) kaj mortis en Parizo la 23-an de majo 1871.

Oficiro en la rusia armeo, li partoprenis en la pola ribelo de 1863 kontraŭ la cara reĝimo . Kondamnite al deportado, li eskapis kaj atingis Parizon, kies defendon li organizis kontraŭ la "Versajlanoj" (la franca registaro tiam kunsidante en Versajlo) dum la Pariza Komunumo en 1871. Ricevinte la rangon generalo, li mortis sur la barikadoj dum la sturmo de la Versajlanoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jarosław Dąbrowski estas deveninta de la pola nobeleco[1], de la blazono Radwan.

« Łokietek ».

Milita kariero[redakti | redakti fonton]

Iĝinta orfo, li estas sendita je aĝo de naŭ jaroj, en 1845, en la korpon de la kadetoj en Brest Litovsk, milita lernejo rezervita al la filoj de la nobeleco. Deksesjara, en 1853, li aliĝas al la korpo de kadetoj de Sankt-Peterburgo, kie li finas en 1845 je rango de oficiraspiranto.[1][note 1] Dum la kvar sekvaj jaroj, li servis en la rusia armeo, batalante la ribelintajn Ĉerkesojn en Kaŭkazo. Pro tiu kampanjo li ricevis dekoracion.

De 1859 ĝis 1861, li daŭrigas siajn studojn en la staba milita lernejo Nikolao de Sankt-Peterburgo, la plej grava militinstrua establo formante superajn oficirojn en la Rusia Imperio, je kies fino li estas promociita kapitano. Sekve, je rango de stabokapitano, li atingas sian afekton al la 6a divido parkita en Varsovio kie li alvenis en februaro 1862.[note 2]

Pola ribelo de januaro 1863[redakti | redakti fonton]

En majo 1862, li estas vokita kiel estro de Varsovio, en la Komitaton de la Urbo (Komitet Miejski) la kaŝa organizo fondita la 14an de oktobro 1861 en respondo al la militostato deklarita en la Reĝlando de Pollando (Reĝlando de la Kongreso) kiun Dąbrowski transformas al nacia centra Komitato (Komitet Centralny Narodowy, KCN) kun la celo unuigi kaj ekregi la aron de la komplotmovadoj de la Reĝlando. Dąbrowski aniĝis al la ideoj de la frakcio Ruĝoj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ tri celoj : la abolo de la servuteco, agrara reformo kaj la sendependeco de Pollando. Li estas partiano de la armita lukto kaj urĝigas por tuja ago. Li ŝarĝas sin de la planizado de revolucia ribelo por la 14a de julio 1862, sepdektria datreveno de la Franca Revolucio. Lia ago estas kunordigita kun tiu de la Cirklo de la polaj Oficiroj, gvidita de Zygmunt Sierakowski, kiu konservas kontakton kun la rusia kaŝa movo, kun kiu li havis komunan celon - la falon de la carismo kaj la rekonstruon de Rusio en demokratia spirito.

La radikala frakcio de Dąbrowski kolizias kun tiu de la Blankoj kiujn subtenas la abolon de la servuteco kaj agraran reformon, sed postulas kompenson por la terposedantoj. Intertempe, la caristaj aŭtoritatoj sukcesas senmaskigi la konspirantojn inter la rusiaj oficiroj. Dąbrowski mem estas arestita la 14an de aŭgusto 1862 sekve de denunco far Alf Wrześniowski, polo je la servo de la grandduko kaj vicreĝo de Pollando Konstantin. Li pasigis du jarojn en la Pavilono 10a de la Citadelo de Varsovio.

Ekzilo en Parizo[redakti | redakti fonton]

Petit - Portrait de Jaroslaw Dombrowski (1836-1871), ancien officier polonais réfugié à Paris en 1865
Portreto de Dąbrowski far Pierre Petit (1831-1909)

La 10an de novembro 1864, Dąbrowski estas kondamnita por dek kvin jaroj da punlaborejo en Siberio, sed li sukcesis eskapi el sia etapmalliberejo en Moskvo kaj atingis Francion en 1865. En Parizo, li estigas kontaktojn kun la batalantoj kontraŭ la Imperio, aparte kun la internaciisto Charles Delescluzes reveninta de la Diabloinsulo, la sindikatisto Eugène Varlin kaj la socialisma ĵurnalisto Auguste Vermorel[1]. Dąbrowski kun sia frato Teofil defendas la garibaldajn ideojn, favoratajn en la eŭropaj kaj amerikaj revoluciaj medioj, ene de la pola Klubo en ligo kun la Klubo de la Medicina Lernejo kaj la Klubo de la Reine-Blanche kie kunvenas, inter aliaj, la studentoj de la Salpêtrière.[2] La kaŭzo de la polaj patriotoj efektive estis ricevinta la 22an de julio 1863 la apogon de la Trades Unions kaj de la francaj sindikatistoj dum mitingo okazinta en Londono pri tiu temo, preludo al la fondo de la Unua Internacio du monatojn poste.

Milita estro de la Pariza Komunumo[redakti | redakti fonton]

« La generalo Dąbrowski ...bona bugrulo ! » Kovrilpaĝo de la revolucia ĵurnalo La Filo de la Patro Duchêne ilustrita aperinta la 30an de aprilo 1871 en Parizo sieĝita.
Afiŝo cele al la « civitanoj de la 11a arondismento » post lia nomumo kiel estro de la 11a legio.

Dąbrowski metas sin je dispono de la Respubliko de 1870[3] proklamita la 4an de septembro dum plena malvenko sed sukcesis nur, kiel multe da internaciistoj, esti arestita du sinsekvajn fojojn.[1] La 18an de marto, li aliĝas al la Pariza Komunumo kaj ricevas la 6an de aprilo[4] la komandon de la 11a legio de la nacia Gvardio[5] je la kapo de kiu, ekde la 9a de aprilo, li sukcese gvidas la defendon de Neuilly atakita post la malvenko de Courbevoie. Li sukcesis tie la kontraŭatakojn de la 11a kaj 12a de aprilo[6] sed liaj rekomendoj ne estas sekvitaj. Li fakte rekomendis taktikan uzon de la artilerio kaj la konstitucion de flugkomandoj anstataŭ la preparan bombadon kaj de la manovron de infanterianoj.[6] Tamen, li ne estas aŭskultita, nek de la ministro de la Milito Cluseret, tamen tre sperta sed kontraŭanta Delescluzes, nek de la aliaj armeoj, praktike memadministrantaj. Thiers, kiu timas lian valoron, direktas al li diskrete unu el tiuj multnombraj senditoj kiuj trairas sekrete Parizon, Vaysset, kun propono de miliono kaj duono da frankoj, sed la generalo preferas denunci la subaĉetoprovon kaj arestigi la kurieron kiu estos pafmortigita.[7][8] La 19an de aprilo, li estas vundita sed reprenas la 29an la komandon etenditan al la tuta divido de la dekstra Sejnobordo ; li gvidas la batalojn en la proksima fajranta antaŭurbo. La antaŭeniĝo de la Versajlanoj ekde la preno de Courbevoie estis nete haltigita en Neuilly de la soldatoj de Dąbrowski ; tiu ago tiel subtenas la defendon de Parizo malsatigita malantaŭ ties fortikaĵoj.

Dąbrowski kaj Walery Wróblewski estante la solaj superaj oficiroj ricevintaj militan formadon, Louis Rossel, kiu anstataŭas ekde la 1a majo Cluseret, nomas la 5an de majo Dąbrowski ĉefkomandanto de la armeo de la Komunumo.  La 14an de majo, li ricevas la apogon de Delescluzes, nomita la 11an « civila delegito al la milito », per dekreto ordonante la instaladon de ŝtonaj barikadoj.[9] La 22an de majo, dum la Sanga Semajno[10] komencis kaj dum la Versajlanoj estas jam ĉe la Opero kaj ĉe la Triumfa Arko [11], li aperis, dum oni kredas lin mortinta, sur sia nigra ĉevalo kondukante tra la Strato Rivoli batalionon kiu kantas la Kanton de la eliro[12] kaj impetas je kurpaŝo al la malamiko ekde la urbodomo.[13] Tiu bataliono entenas virinojn inter kiuj unu portas bebon en siaj brakoj.[8] La morgaŭo, 23an de majo 1871, en posttagmezfino, ĉe la barikado de la strato Myrha defendita de lia stabo kaj de kosmopolita brigado, Dąbrowski ricevis kuglon dum li prepariĝis por konduki kontraŭatakon kaj mortis kelkajn horojn poste en la urbodomo, kie li estis transportita senkonscia.[14][13] Li estus iĝinta tridekkvinjara kaj estis generalo kvardek sep tagojn, el kiuj dek du en unua linio.

Li estas ankaŭ konita pro siaj kontraŭfeministaj pozicioj. Li ekzemple provis malpermesi al la flegistinoj kaj kantinistinoj aliron al la batalejo.[15]

Li estis enterigita du tagojn poste en ruĝa mortotuko en la tombejo de Père-Lachaise.[16] Vermorel prononcis funebran laŭdon kaj liaj lastaj postvivintaj kunuloj salutis lin sur lia brankardo starigita kiel dumvive.[13]

Nek lia tombo, nek lia korpo iam ajn estis retrovitaj post la Komunumo.

Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Lia tombo, haste aranĝita aŭ transportita al la tombejo de Ivry, ne estis lokalizita nek lia korpo iam retrovita.[8] Lia memoro estas sekve honorigita kun tiu de ĉiuj Federaciitoj[17] ĉe la Muro[18] de la nord-orienta angulo de la tombejo de Père-Lachaise aŭ ĉe la monumento starigita ekster la muro en la skvaro Samuel-de-Champlain. Por la 140a  datreveno de lia morto, memorfesto estis organizita straton Myrha en Parizo, sur la loko mem de lia morto dum la batalo, la 25an de majo 2011[19].

Lia nomo estis donita al la pola unuo de la internaciaj Brigadoj dum la Hispana Enlanda Milito.

Lia biografio estas la temo de pola filmo de Bohdan Poręba realigita en 1975.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chorąży, super « sergento », tio estas adjudanto, kaj sub « lieŭtenanto dua » tio estas sublieŭtenanto
  2. Grado en la cara armeo situanta inter lieŭtenanto kaj kapitano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Dubois 1991, p. 257.
  2. Rapports de police 1870-1871, cote 1083, Bibliothèque historique de la Ville de Paris.
  3. Gouvernement de la Défense nationale
  4. Dubois 1991, p. 392.
  5. Garde nationale (France)
  6. 6,0 6,1 Dubois 1991, p. 131.
  7. Dubois 1991, p. 119.
  8. 8,0 8,1 8,2 Dubois 1991, p. 258.
  9. Dubois 1991, p. 133.
  10. Semaine sanglante
  11. Dubois 1991, p. 140.
  12. Chant du départ
  13. 13,0 13,1 13,2 Dubois 1991, p. 259.
  14. Dubois 1991, p. 145.
  15. Frauen in der Ersten Internationale.
  16. Dubois 1991, p. 147.
  17. Fédération de la Garde nationale
  18. Mur des Fédérés
  19. «Les questions posées par les communards sont encore d'actualité» Arkivigite je 2010-11-28 per la retarkivo Wayback Machine, réponses d'Éloi Valat, auteur de L'Enterrement de Jules Vallès, à des questions d'internautes lors d'un chat, Libération, 25 novembre 2010.