Jason Bourne
| Jason Bourne | |
|---|---|
| fikcia homo • literatura rolulo • filma rolulo | |
| Kreita de | Robert Ludlum |
| Verko | The Bourne Identity The Bourne Supremacy The Bourne Ultimatum The Bourne Legacy Jason Bourne The Bourne Identity The Bourne Identity Robert Ludlum's The Bourne Conspiracy Bourne |
| Rolita de | Matt Damon, Richard Chamberlain |
| En TTT | Oficiala retejo |
| Informoj | |
| Eble sama | David Webb |
| Sekso | vira |
| Nacieco | Usono |
| Sankondiĉo | amnezio |
| Okupo | spiono • soldato • atencanto • duobla spiono • lerneja instruisto • profesoro • sleeper agent • Foreign Service officer |
| Edzo/Edzino | Marie St. Jacques |
| Kunulo | Marie Kreutz |
Jason Charles BOURNE (/bɔːrn/; reala nomo David Webb) estas rolulo kreita de Robert Ludlum, sekreta agento kiu laboras kiel insidmurdisto por la CIA . La rolulo unue aperis en la romano The Bourne Identity (1980). Ludlum verkis tri romanojn pri Bourne antaŭ sia morto en 2001.
Bourne estas eksa CIA- agento de la projekto paŝŝtono (angle Treadstone). Li havas tre altan nivelon de reago kaj intuicio. Li estas flua en mal-al-manaj batalteknikoj kaj scio pri pafiloj, kaj scipovas plurajn lingvojn. En filmo, Bourne estis rolita fare de Richard Chamberlain (1988) kaj Matt Damon (en la 2002-2016 pentalogio).
Superrigardo
[redakti | redakti fonton]Entute dek du romanoj pri Jason Bourne estis publikigita. Inter 1980 kaj 1990, Robert Ludlum publikigis tri romanojn, kaj inter 2004 kaj 2014, naŭ pli estis publikigitaj, skribitaj fare de Eric Van Lustbader.
La unua filmadaptigo estis publikigita en 1988 sub la titolo Agent Without a Name kun Richard Chamberlain kiel Jason Bourne. La rolulo iĝis internacie konata tra la filmo The Bourne Identity (2002), en kiu Jason Bourne estis rolita fare de Matt Damon.

