Jasper Cillessen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
la futbalisto en 2011

Jasper Cillessen (prononco [ˈjɑs.pər ˈsɪ.lə.ˌsə(n)], naskiĝis la 22-an de aprilo 1989(nun 1989-04-22) en Nijmegen, Nederlando, do nun 30-aĝa) estas nederlanda futbalisto en la pozicio de golisto. Li ekde la jaro 2013 estas membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo ankaŭ partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "1".