Jasuĝiroo Ozu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jasuĝiroo Ozu
Persona informo
Aliaj nomoj James Maki • Ernst Schwartz • Shūtarō Komiya
Naskiĝo 12-an de decembro 1903 (1903-12-12)
en Fukagawa, Tokio,  Japana Imperio
Morto 12-an de decembro 1963 (1963-12-12) (60-jaraĝa)
en Bunkjo-kvartalo, Tokio,  Japanio
Mortokialo kancero
Tombo Engaku-ji
Lingvoj japana
Loĝloko TokioMacusaka
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • ĉefdekoraciisto
Verkoj Q20041610
Q11677397
Equinox Flower
Late Spring
TTT
Retejo http://www.a2pcinema.com/ozu-san/
vdr

Jasuĝiroo OzuYasujirō Ozu (小津 安二郎 Ozu Yasujirō?, 12a de Decembro 1903 – 12a de Decembro 1963) estis japana reĝisoro kaj scenaristo de filmoj. Li ekkarieris dum la epoko de mutaj filmoj, kaj liaj lastaj filmoj estis jam faritaj kolore en la komenco de la 1960-aj jaroj. Ozu unue faris nombrajn mallongajn komediojn, antaŭ turniĝi al pli seriozaj temoj en la 1930-aj jaroj.

Secuko Hara (maldekstre) kaj Yasujirō Ozu (for dekstre) surloke por Tokia rakonto (1953).

La plej elstaraj temoj de la verkoj de Ozu estas geedzoj kaj familio, speciale la rilatoj inter generacioj. Liaj plej amplekse laŭdataj filmoj estas Banshun (Fine de printempo, 1949), Tokia rakonto (Tōkyō monogatari, 1953), konsiderata lia majstroverko[1], Ukikusa (Flosherboj, 1959), kaj Sanma no aji (Gusto de sanma (fiŝo), 1962).

Lia reputacio plue kreskis ekde lia morto, kaj li estas amplekse konsiderata kiel unu el la plej influaj reĝisoroj de la mondo. En la sondenketo de 2012 de Sight & Sound, la filmo de Ozu Tokia rakonto estis voĉdonita la tria plej granda filmo el ĉiuj tempoj fare de kritikistoj tutmonde. En la sama enketo, Tokia rakonto estis voĉdonita la plej granda filmo el ĉiuj tempoj fare de 358 reĝisoroj kaj kinistoj tutmonde. [2]

Entute li reĝisoris 34 mutajn filmojn (el kiuj plej granda parto perdiĝis), 14 son-filmojn blankanigrajn kaj ses tutkolorajn.

En 2013, filmdirektoro Yoji Yamada de la filmserio "Otoko wa Tsurai yo" refaris la Tokio-rakonton en moderna adapto kiel Tokyo Family (Tokio-familio)[3].

En la dokumenta filmo Tokyo-Ga la belga kindirektoro Wim Wenders vojaĝas al Japanio por esplori la mondon de Ozu.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Parkinson, David. "Yasujiro Ozu – The Noriko Trilogy Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine". MovieMail Ltd.
  2. Directors' 10 Greatest Films of All Time. Sight & Sound. British Film Institute (4a de Decembro, 2014).
  3. (en) Elley, Derek, "Tokyo Family"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bock, Audie (1978). "Yasujiro Ozu". Japanese Film Directors. Kodansha. pp. 69–98. ISBN 0-87011-304-6.
  • Hasumi, Shiguéhiko (1998), Yasujiro Ozu, tradukita de Hasumi Shiguehiko, Nakamura Ryoji, René de Ceccatty, Paris: Cahiers du cinéma, ISBN 978-2-86642-191-5
  • Hasumi, Shiguéhiko (2003). Kantoku Ozu Yasujiro [reĝisoro Yasujiro Ozu] (en japana). Chikuma Shobo. ISBN 4-480-87341-4.
  • Inoue, Kazuo (2003). Ozu Yasujirō Zenshū [kolektitaj verkoj de Ozu Yasujiro] (en japana). Tokyo: Shinshokan. ISBN 4403150012.
  • Rothman, William (2006). Jeffrey Crouse (ed.). "Notes on Ozu's Cinematic Style". Film International. 4 (22): 33–42. doi:10.1386/fiin.4.4.33.
  • Sato, Tadao (1997b), Le Cinéma japonais – Tome II, ttradukita de Karine Chesneau, Rose-Marie Makino-Fayolle, Tanaka Chiharu, Paris: Centre Georges Pompidou, ISBN 978-2-85850-930-0
  • Shindo, Kaneto (21 July 2004). Shinario Jinsei [vivo en scenarverkado]. Iwanami Shinsho (en japana). 902. Iwanami. ISBN 4-00-430902-6.
  • Torres Hortelano, Lorenzo J., Primavera tardía de Yasujiro Ozu : cine clásico y poética zen, Caja España (León), Obra Social y Cultural, ISBN 978-84-95917-24-9
  • Yoshida, Kiju (1998). Ozu's Anti-Cinema. Center for Japanese Studies, University of Michigan. ISBN 978-1-929280-27-8.
  • Ozu, Yasujiro (2016), Scritti sul cinema, eldonita de Franco Picollo kaj Hiromi Yagi (en itala), Rome: Donzelli, ISBN 9788868434816

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]