Jaume Viladoms i Valls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jaume VILADOMS VALLS)
Jaume Viladoms i Valls
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de julio 1913(nun 1913-07-19)
en Sabadell, Katalunio, Hispanio
Morto la 16-an de oktobro 1976 (63‑jara)
en Sabadell, Katalunio, Hispanio
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Loĝloko Sabadell
Nacieco CAT kataluna
Ŝtataneco Hispanio
Memorigilo Jaume Viladoms i Valls
Okupo
Okupo pedagogoesperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1923 (10-jaraĝa)
vdr
monumento al Jaume Viladoms i Valls en Sabadell

Jaume Viladoms i Valls (naskiĝis la 19-an de julio 1913 en Sabadell, Katalunio, Hispanio, mortis la 16-an de oktobro 1976 samloke) estis kataluna pedagogo kaj pasia instruisto, esperantisto, sindikata kaj politika aktivulo kaj socialisto.[1] [2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lian studadon li sukcesis per memlernado, pri kio li montris tre elstaran kapablon. Tiel li ankaŭ lernis Esperanton en aĝo de dek jaroj,[2] Jam infanaĝe estis socie tre engaĝita. Inter liaj multnombraj kursoj en Sabadell kaj najbaraj urbetoj, li instruis Esperanton kaj matematikon en la Industria Lernejo de Sabadell. Liaj interesoj kondukis lin al loka cirklo de la Federacia Respublika Demokratia Partio. Viladoms pasigis multajn horojn en la vasta biblioteko respublikana kaj kovis socialismajn planojn. Elstara pacisto, li batalis sian tutan vivon kontraŭ perforto, malklereco kaj fanatikeco. En la Esperanto-movado li agadis en la laborista Esperanto-movado, ĉefe la Proleta Unuiĝo de Iberaj Landoj. Dum la hispana enlanda milito li kreis kaj direktis urban Marks-Lenin-Instituton, aktivis en la movado POUM kaj laboris kiel ĝenerala sekretario de la Sindikata Unio de Sabadell. Post la milito li estis devigita ekziliĝi en 1939 kaj iom da tempo kun multaj aliaj hispanaj respublikanoj vivi en kampadejo de Francio. Kiam li revenis al Sabadell, li estis malliberigita en Burgos. Kiam povis rekomenci la laborvivo, li daŭrigis hejme instruadon pri matematiko, fiziko kaj metalurgio en vesperaj kursoj por laboristoj, dum li samtempe laboris, unue kiel frezisto kaj poste kiel respondeculo de la Metiista Lernejo de la fabriko Aismalibar. Baldaŭ li aliĝis al la kaŝa aktivula lukto en la Socialisma Movado de Katalunio, kies dua kongreso en la aŭtuno de 1948 okazis kaŝe en lia hejmo.

En 1950 li gvidis en Sabadell la unuan Esperanto-kurson post la enlanda milito kaj kunfondis la Centron de Esperanto Sabadell. Li multe aktivis ankaŭ por la postmilita organizado de Hispana Esperanto-Federacio, kies unua kongreso, en Terrassa, li kunorganizis. Malgraŭ la politikaj cirkonstancoj, li ĉiam instruis en la kataluna, kaj krome, al elektitaj lernantoj, ankaŭ Esperanton kaj malpermesitajn fakojn, kiel materialismon. Pro tio estis arestita en 1953 kun aliaj partianoj kaj tiam estis dek ses monatojn en politika malliberejo de Barcelono, kie li plu instruis. Poste li liberiĝis, sed perdis siajn laborpostenojn, do li rekomencis instrui metilernantojn en sia domo. Tamen la kvanto de privataj lernantoj plinombriĝis tiom, ke li devis trovi novajn ejojn. Fine li povis krei la akademion Delta en 1958, centro por profesia eduko kaj altigo de kultura konscio, laboranta pri nova generacio de urbanoj, kiu nuntempe nomatans "Escola Jaume Viladoms".[1]

Kiam oni planis la 53-an UK en Madrido en 1968, li kontraŭis ĝian okazigon pro la reganta diktaturo. La elekto de la diktatoro, generalo Francisco Franco, kiel alta protektanto de la kongreso kaj la nepermeso al ekzilitoj viziti la landon dum ĝia okazigo, igis lin forlasi UEA, kies delegito li estis, kaj membriĝi en SAT.

La 13-an de majo 1980 la urba konsilio de Sabadell dediĉis placon al li, sur la loko de historia futbalejo de laborista kvartalo en la urbo.[1] Okaze de 50-jariĝo de la lernejo Delta, la urbo Sabadell omaĝis lin laŭlonge de la tuta jaro 2008, al kiu iniciato aliĝis Kataluna Esperanto-Asocio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]