Orienta Javo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jawa Timur)
Orienta Javo
Jawa Timur

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Surabajo (Surabaya)
Areo 47 799 km²
Loĝantaro 37 476 757 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-JI
emblemo
emblemo
vdr

Orienta Javo (indonezie Jawa Timur, enlande foje mallongigata "Jatim") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 47 799 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Javo. Laŭ stato de la jaro 2011 orienta Javo havis 37 476 757 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 828 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 9 urboj, 29 distriktoj, 662 subdistriktoj kaj 8 502 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Surabajo (Surabaya). Aliaj gravaj urboj estas Batu kaj Probolinggo.

La provinco inkluzivas la orientan parton de la insulo kaj la insulon Madura. Kun iom pli ol 800 homoj po km² orienta Javo estas la kompare plej maldense loĝata provinco de la insulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

fontano en la provinca ĉefurbo Surabajo