Jawaher bint Hamad Al Thani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jawaher bint Hamad Al Thani
Sekvanto Al-Anoud bint Mana Al Hajri vd
Persona informo
Naskiĝo 1984
en Doho
Ŝtataneco Kataro vd
Familio
Edz(in)o Tamim bin Hamad Al Thani vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝejĥino Jawaher bint Hamad Al Thani [Ĝaŭaher bint Hamad Al Thani], plennome Jawaher bint Hamad bin Suhaim Al Thani (arabe جواهر بنت حمد بن سحيم, Ĝaŭāhir bint Ḥamad bin Suḥajm Āl Ṯānī) de Kataro (naskiĝis en 1984), apartenas al dinastio Al Thani per naskiĝo kaj geedziĝo. La 25-an de junio 2013, ŝia onklo, la emiro Hamad bin Ĥalifa Al Thani, sciigis antaŭ membroj de la reĝa familio kaj elstaraj personoj en la katara socio, sian volon abdiki favore al ŝia edzo kaj prakuzo Tamim.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jawaher bint Hamad Al Thani, naskita en Doho, Kataro, estas la filino de ŝejĥo Hamad bin Suhaim Al Thani (kiu estis senpostena ministro) kaj lia unua edzino, ŝejĥino Hessa bint Ahmad Al Thani, filino siavice de ŝejĥo Ahmad bin Saif Al Thani.

Ŝia nomo, Jawaher [Ĝaŭaher], aŭ Jawahir, tradukiĝas kiel "Juvelo".[2]

Ŝi edziniĝis kun sia prakuzo, ŝejĥo Tamim bin Hamad Al Thani (tiam Kronemiro de Kataro), en Palaco Al-Wajbah, Doho, la 8-an de januaro 2005.

Ili estas gepatroj de kvar infanoj:

  1. Al Mayassa bint Tamim Al Thani (naskiĝis la  15-an de januaro 2006(nun 2006-01-15))
  2. Hamad ben Tamim Al Thani (naskiĝis la  20-an de oktobro 2008(nun 2008-10-20))
  3. Aisha bint Tamim Al Thani (naskiĝis la  24-an de aŭgusto 2010(nun 2010-08-24))
  4. Jassim ben Tamim Al Thani (naskiĝis la  12-an de junio 2012(nun 2012-06-12))

Sponsorado[redakti | redakti fonton]

  • Ĉefa sponsoro de la Fondaĵo Hima.
  • Sponsoro de la Projekto "La Birdo de Mia Lando".

Referencoj[redakti | redakti fonton]