Saltu al enhavo

Jayati Ghosh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jayati Ghosh
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1955 (1955-01-01) (70-jaraĝa)
Lingvoj bengala
Ŝtataneco Barato Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Universitato de Delhio
Universitato Jawaharlal Nehru Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Abhijit Sen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
universitata instruisto
akademiulo
ĵurnalisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jayati Ghosh (naskita en 1955) estas barata ekonomikistino.

Ghosh estas profesoro ĉe la Centro por Ekonomikaj Studoj kaj Planado, Lernejo de Sociaj Sciencoj, Universitato Jawaharlal Nehru, Nov-Delhio, Barato. Ŝi specialiĝas pri tutmondiĝo, tutmonda ekonomio, laborŝablonoj en evolulandoj, makroekonomio, genro kaj evoluo[1].

Ghosh aktive partoprenas en la publika debato pri vojoj el la klimata krizo. Ŝi ankaŭ aktivas en la reto International Development Economics Associates Limited (IDEA), fondita en 2001, kiu kunigas progresemajn ekonomikistojn en diversaj temaroj - komence kiel ĝia ĝenerala sekretario, nun daŭrante kiel membro de la ĉefestraro[2].

Jayati Ghosh, 2012
  • (2001) Crisis as conquest: learning from East Asia (Krizo kiel konkero: lernado de Orientazio) , kune kun CP Chandrasekhar
  • (2004) The market that failed: neoliberal economic reforms in India (La merkato kiu malsukcesis: novliberalaj ekonomiaj reformoj en Barato), kune kun CP Chandrasekhar
  • (2009) Never done and poorly paid: women’s work in globalizing India (Neniam farita kaj nebone pagita: virina laboro en tutmondiĝo de Barato)
  • (2009) After crisis: adjustment, recovery, and fragility in East Asia (Post krizo: alĝustigo, normaligo kaj rompiĝemo en Orientazio)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (de) Eine neue Linke gegen alte Mächte – neues-deutschland.de, la 3-an de Junio 2015.
  2. (en) Retejo de International Development Economics Associates Limited (IDEAs), Rubrik About, la 2-an de Junio 2024