Jazid la 1-a
Jazid la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 644 en Damasko, Raŝiduna Kaliflando | ||||
Morto | 11-an de novembro 683 en Damasko, Omajada kaliflando | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Omajada kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Omajadoj vd | ||||
Patro | Mu'aŭija ibn Abi Sufjan vd | ||||
Patrino | Maisun bint Bahdal (en) vd | ||||
Edz(in)o | Fakhitah bint Abi Hashim (en) vd | ||||
Infanoj | Mu'aŭija la 2-a, Ĥalid bin Jazid, Atikah bint Jazid, Abd Allah ibn Yazid (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto guberniestro kalifo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Abu Ĥalid Jazid ibn Mu'aŭija (arabe أبو خالد يزيد بن معاوية, Abū Ĥālid Jazīd ibn Muʿāŭija, ankaŭ nomata Jazid la 1-a, (naskiĝis en 644; mortis la 11-an de novembro 683 ĉe Damasko) estis de 680 ĝis sia morto la dua Omajada kalifo, kiu ekhavis la regadon de la dinastio post la morto de sia patro Mu'aŭija la 1-a en 680. Lia kaliflando estis agnoskita nek de Ĥusejn ibn Ali nek de Abd Allah ibn al-Zubajr.
Li batalis kontraŭ Ĥusejn ibn Ali, filo de Ali kaj nepo de Mahomedo, kaj venkis super li en la batalo de Karbalo en la jaro 680. Post la morto de Ĥusejn, Karbalo iĝis pilgrimejo por la venkitoj, la ŝijaistoj, kiuj rememoras la funebran tagon aŭ "Aŝuro" ĉiujare, la 10-an de la monato al-muharram.
Zubajr, antaŭ la malkontento kontraŭ la Omajadoj, deklariĝis ribele kaj rifuĝiĝis en Medino, kie li proklamiĝis kalifo. Jazid klopodis finigi la ribelon, sendante al Mekko Ŭalid ibn Utbah por aresti Zubajr.[1] Ŭalid invadis Heĝazon, kaj konkeris Medino post la sangelverŝa batalo de al-Harra de la jaro 683 sekvita de la sieĝo al Mekko. La subita morto de Jazid la 11-an de novembro 683 metis finon al la kampanjo, kaj la Omajadoj eniris en kaoson. Jazid estis entombigita en Damasko kaj estis sukcedita de sia filo Mu'aŭija la 2-a.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Najeebabadi, Akbar Shah (2001). The History of Islam v. 2. Riyadh: Darussalam. p. 110. ISBN 9960892883.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Michael Jan de Goeje (1911). Encyclopædia Britannica, eld. «Caliphate. The Ommayad Dynasty; Rule of Yazid»
|