Jazz at the Plaza, Vol. 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plaza Hotel je la solenaĵoj okaze de la centjara ekzisto en 2007

Jazz at the Plaza, Vol. 1 estas ĵaza muzikalbumo de Miles Davis, registrita la 9-an de septembro 1958 en Edwardian Room de la novjorka hotelo The Plaza.[1] Nur septembro de 1973 la sonregistraĵoj aperis kiel kompleta versio ĉe Columbia Records.[A 1]

Instrumentistaro[redakti | redakti fonton]

Titoloj[redakti | redakti fonton]

  • Jazz at the Plaza, Vol. 1 (Columbia PC 32470)
  1. If I Were a Bell (Frank Loesser) 8:31
  2. Oleo (Sonny Rollins) 10:38
  3. My Funny Valentine (Richard Rodgers/Lorenz Hart) 10:18
  4. Straight No Chaser (Thelonious Monk)/ Bye Bye (The Theme) (Davis) 10:57

La albumo[redakti | redakti fonton]

La koncertregistraĵo de la Miles-Davis-Sesopo, 15 jarojn poste publikigita sub la titolo Jazz at the Plaza, ekestis du monatojn post la koncerto je la Newport Jazz Festival kaj duonan jaron antaŭ la registradoj de la klasikaĵo de Miles Davis, Kind of Blue.[A 2] La muzikistoj, kiuj ne sciis, ke ili estas surbendigata, muzikis dum festo, per kiu la diskeldonejo Columbia festis la sukceson de ĝia ĵazo-sekcio („the healthy state of jazz“[2]). Ankaŭ la prezentado de la Duke Ellington Orchestra kun la gastkantistoj Jimmy Rushing kaj Billie Holiday estis registrita kaj aperis ankaŭ en 1973 sub la titolo Jazz at the Plaza, Vol. 2'.

La sesopanoj, krom Miles Davis la saksofonistoj John Coltrane kaj Cannonball Adderley same kiel la ritmosekcio el Bill Evans (piano), Paul Chambers (kontrabaso) kaj Philly Joe Jones (frapinstrumentaro) muzikis kvar ĵazajn normkantojn; komence la bibop-klasikaĵon Straight No Chaser de Thelonious Monk, kiu tamen estis publikigita sub la titolo Jazz at the Plaza, kiel komponisto estis indikita Miles Davis. La sonregistraĵo prezentis la maloftan okazon, aŭdi Dejvison ludantan flugilkornon.[3]If I Were a Bell evidentigas la disduigo de Miles kaj Coltrane: „Miles ludas la pecon preciza per ŝtopita trumpeto, Coltrane aŭdace plivastigas ĝin, tondras supren kaj reen, je kio li tenadas la ligon kun la melodio.“[4]

Sekvis la balado de Rodgers kaj Hart My Funny Valentine, la unua koncertversio de la ĵazklasikaĵo fare de Miles Davis, „al kiu la sekvajn jarojn estis sekvontaj ĉiam denove pli intensaj kaj pli prifajlitaj versioj“.[3] Pianisto Bill Evans jen estas aparte elstarigita, ĉar la saksofonistoj John Coltrane kaj Cannonball Adderley paŭzas: „Jen li klarigas sian regadon de romantisma pianoimprovizado en linia svingo.“[3] La melodie konserviĝis nur skelete, kaj estis anstataŭata per „fantomintervaloj“, jen Thom Jurek.

Dum If I Were a Bell de Frank Loesser el la tiam populara muzikalo Guys and Dolls Cannonball Adderley paŭzis. Malgraŭ registroteknikaj mankoj estas aŭdebla, „kiel Miles, subtenata de la tamburado de Philly Joe, en senspira rapideco kaj rapida, dehakita frazigo pelas eksplodontan streĉon ĝispinten. La Coltrejnaj solooj jen zorgas je suverena teknika lerteco por certa senstreĉiĝo.“[3] La kompleta ensemblo ludis la finan titolon, Oleo de Sonny Rollins, finita de The Theme.

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Thom Jurek taksas la albumon en Allmusic per kvar steloj kaj konstatas, ke „malgraŭ la bonega remastrumado de la Sony-spertuloj Jazz at the Plaza estas pli multe kuriozaĵo ol grava registraĵo de rimarkinda bando“, unualinie pro ĝia dubinda sonkvalito. La problemo de la registraĵo estas, ke Miles Davis en If I Were a Bell parte ne estas aŭdebla, kaj Evans grandparte de la albumo „kvazaŭ forestas“. Ne okazis prilaborado de la registraĵo, kiu estis prenita nur per du aŭ tri mikrofonoj. Tamen la prezentado estas „ĉion alian ol dubinda“; Oleo estas ludata laŭ „murdiga tempo“, My Funny Valentine, malgraŭ surdiskigita antaŭe fare de la antaŭa kvinopo de Davis por Prestige, fariĝis tiam unu el la plej gravaj numeroj en la repertuaro de la sesopo, kaj finfine la normkanto de Monk Straight, No Chaser, kiu montras la ensemblon je ĉi tiu prezentado „je plena florado“. Davis ludas la temon pli rapide ol kutime, kaj Bill Evans enplektas en sian soloon Blue Monk. [5]

La recenzistoj Richard Cook kaj Brian Morton donis al la albumon en Penguin Guide to Jazz nur tri el kvar eblaj steloj;[6] ĝi ricevas sian reputacion ĉefe el la grandiozaj registradkunsidoj, kiujn faris la Miles Davis-Sesopo tiufaze. La verŝajne plej elstara titolo de la registraĵo estas tamen My Funny Valentine. If I Were a Bell ne estis „unu el la plej bonaj noktoj de Trane“, kaj la kunmuzikado de la du gigantoj Davis kaj Coltrane ne rezultas tiel, kiel oni tion atendus. [6]

Davis-Biografo Peter Wießmüller elstarigas la „ekterkutiman intensecon kaj densecon“ de la koncertetoso; kiel „malfortaĵo“ li kritikas la solokontribuaĵojn de Cannonball Adderley: „Plej malfrue jen evidentiĝas la emo de Adderley al manierisma frazeco laŭ tro hastaj tempoj.“[3]

Asif Memon elstarigas la gravecon de la registraĵo kiel dokumento por la evoluo de la ensemblosono de ĉi tiu mallongviva ensemblo de Miles Davis, kiu reprezentas „finfine kelkajn el la preskaŭ plej perfektaj albumoj de la ĵazo.[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nur tri titoloj (Straight, No Chaser, My Funny Valentine kaj Oleo) aperis antaŭ sur la albumo de CBS 1958 Miles.
  2. Pianisto Bill Evans pli malfrue indikis, ke la muzikistoj ankoraŭ vivantaj en 1973 ricevis pagojn de la diskeldonejo Columbia. Komp. Peter Pettinger: Bill Evans: How My Heart Sings, p. 60, Yale University Press 1998

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pridiskaj indikoj de la diskolisto de Miles Davis ĉe jazzdisco.org
  2. Citite laŭ Irving Townsend en la orriginala diskotegila teksto 1973
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Peter Wießmüller: Miles Davis, Gauting, Oreos, p. 122 s.
  4. 4,0 4,1 Recenzo de la albumo fare de Asim Memon ĉe allaboutjazz.com
  5. AllMusic Review by Thom Jurek [+]
  6. 6,0 6,1 Richard Cook & Brian Morton. The Penguin Guide to Jazz kiel lumdisko 6-a eldono. ISBN 0-14-051521-6 S. 375