Jazzkeller Frankfurt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La senpretenda enirejo de Frankfurter Jazzkeller. Tra la dekstra pordo ŝtuparo kondukas malsupren al Jazzkeller.

La Jazzkeller (eo: ĵazkelo) estas eventejo fondita kiel ĵazklubejo por ĵazmuzikaj koncertoj en Frankfurto ĉe Majno.

En 1952 trumpetisto Carlo Bohländer fondis ĝin sub la nomo domicile du jazz en Frankfurto en kelo ĉe la Kleinen Bockenheimer Straße Nr. 18a. Ĝi nomiĝas inter „inicitoj“ nur „la kelo“. Mallarĝa ŝtuparo el 19 ŝtonŝtupoj kondukas malsupren.

Historio[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo Nigra Violonklavo el la jaro 1982 de Taro Miyabe antaŭ Jazzkeller sur Horst-Lippmann-Placo

En la gazetara komunikaĵo pri la malfermado de Jazzkeller tekstis: Antaŭ fake lerta publiko modernaj muzikistoj ricevu la eblecon, ludi senkoncedan ĵazon. En la klubo, pensata kiel 'fermita societo', la muzikistoj kunvenos kiel 'artista rezervejo' por libera kaj sensalajra ludo.[1]. Tie ja prezentis dum du tagoj semajne labando Two Beat Stompers, la plej grava tamen estis la ĉiutagaj improvizad-kunsidoj de la muzikistoj, kiuj okazis tie, kiam ili revenis de iliaj prezentadoj en usonaj soldatoklubejoj: Ni iris fakte ĉiun vesperon tien por muziki, memoriĝis Albert Mangelsdorff. Per tio oni povis evolui, kio verŝajne sen la Kelo neniam estus ebla.[2]

Precipe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la Kelo estis grava por la kontakto inter germanaj kaj usonaj ĵazmuzikistoj. Pri tio preskaŭ ĉiu belsona nomo de ĵazo prezentis sur ties scenejo: Don Ellis, Bill Ramsey, Cedar Walton, Eddie Harris, Gary Peacock aŭ Joe Henderson ludis regule ĉi tie, kiam ili staciis en la rejn-majna regiono. La Modern Jazz Quartet, Sonny Rollins, Stan Getz, Dizzy Gillespie muzikistoj el la bando de Ellington ludis post siaj gastprezentadoj kun siaj frankfurtaj kolegoj.

En 1963 la kelo ŝanĝis sian nomon kaj nomiĝis de tiam Jazzkeller.[3] Anstataŭ la improvizad-kunsidoj nun okazis regule koncertoj de bandoj kompense de modestaj salajroj. Tamen la ambicio pri novigoj restis: Volker Kriegel evoluigis tie en la malfruajn1960-aj jaroj kun aliaj muzikistoj sian formon de rokĵazo.[4] Albert Mangelsdorff elprovis ĉi tie antaŭ publiko la eblecon, formi vesperon sole per trombonludo.[5] Aprilon de 1986 la tiam gastejestrino Christiane Spieler iniciatis kunlabore kun Katharina Goth kaj Annemarie Roelofs en Jazzkeller la 1-an Internacian Virinan Ĵaz-Festivalon Canaille.[6]

Nuna koncepto[redakti | redakti fonton]

La triopo „Natalia Karmanzin Trio“ en 2007 je Jazzkeller

Malmulte poste Regine Dobberschütz kaj ŝia tiama vivkunulo Eugen Hahn, antaŭe basisto ĉe la Modern Soul Band, transprenis la estradon de la Kelo. Responde al la ŝanĝiĝinta demandado de la publiko ili enkondukis diskludo-vesperojn, kie oni diskludis soŭlĵazon kaj acidĵazon. Krom la regulaj koncertoj ankaŭ okazas specialkoncertoj kun grandaj steluloj – ekz. gastis en la Kelo Chet Baker, Dizzy Gillespie, Archie Shepp aŭ Sheila Jordan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. cit. l. Jürgen Schwab, Der Frankfurt-Sound. Eine Stadt und ihre Jazzgeschichte(n). Frankfurt a.M.: Societäts-Verlag, 2005, p. 100
  2. l. J. Schwab, Der Frankfurt Sound, p. 101
  3. l. J. Schwab, Der Frankfurt Sound, p. 188s.
  4. l. J. Schwab, Der Frankfurt Sound, p. 176s.
  5. En 1977 Wilhelm E. Liefland jam kritikis la „komercismon“ de la tiama gastejestro kaj kunposedanto, Willi Geipel. Komp. Liefland Am Jazzkeller nagen die Jazz Killer - Kneipen mit Musik in Frankfurt. Schwierig, aber nicht Hoffnungslos, Neue Musikzeitung, aŭguston/septembron de 1977
  6. l. J. Schwab, Der Frankfurt Sound, S. 227, parte korektita per nuntempaj fontoj, Abendpost/Nachtausgabe de la 10-a de aprilo 1986 kaj Werner Petermann „Fein, dass du eine Canaille bist“ en: Frankfurter Rundschau de la 10-a de aprilo 1986