Jeŝivo de Poneveĵ
Jeŝivo de Poneveĵ | ||
---|---|---|
Jeŝivo lernejo | ||
Komenco | 1908 vd | |
Geografia situo | 32° 4′ 59″ N, 34° 49′ 58″ O (mapo)32.08319166666734.832802777778Koordinatoj: 32° 4′ 59″ N, 34° 49′ 58″ O (mapo) | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Situo | Bnej-Brak | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jeŝivo de Poneveĵ (jide פאנעוועזשער ישיבה; hebree ישיבת פּוֹנִיבֶז, Jeŝivat Poniveĵ; litove Panevėžio ješiva) estas ultra-ortodoksa (litvoka) granda kaj alta jeŝivo en Bnej-Brak kiu estas konsiderita unu el la du plej gravaj kaj prestiĝaj jeŝivoj en la ultra-ortodoksa komunumo, kune kun Jeŝivo de Hebron en Jerusalemo.
Kiel ĉiuj jeŝivoj, ĝi estas dediĉita al la studo de la Talmudo, kaj ĉefe la Babilona. La jeŝivo nuntempe havas ĉirkaŭ 3 000 studentojn (inkluzive de studentoj en filioj tra la lando) [1].
Ĝi estis origine fondita en la litova urbo Panevėžys, kaj granda nombro da studentoj estis mortigitaj dum la holokaŭsto. La yeshiva estis refondita en sia nuna loko en decembro 1943 fare de ĝia gvidanto , rabeno Yosef Shlomo Kahaneman.
Tiam ĝi estis direktita fare de rabeno Shmuel Rozovsky, poste de rabeno Elazar Shach, kaj de Dovid Povarsky, ambaŭ funkciante kiel jeŝivestroj. En januaro 2007, ĝiaj gvidantoj estis rabeno Gershon Eidelstein kaj la Boruch Dov Povarski. Dum la jardeko de 1990, rabeno Shmuel Markovitz (edzo de nepino de la fondinto) kaj rabeno Eliezer Kahaneman (nepo de la fondinto), malkonsentis pri la administrado de la establado. Ekde tiam, la organizo dividiĝis en du grupojn de studentoj kiuj dividas la saman konstruaĵon [2][3].
En la ĉefstudhalo, ekzistas origina 16-ajarcenta itala ligna Toraujo (Aron Kodesh, kabineto por volvolibro de la Torao). En la fruaj 1980-aj jaroj, ĝi estis transportita al la lernejo, rekonstruita kaj re-orumita (kun 22-karataj orfolioj).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ YIVO | Ponevezh, Yeshiva of. Alirita 2019-01-03 .
- ↑ YIVO | Rabinovich, Yitsḥak Ya'akov. Alirita 2019-01-04 .
- ↑ YIVO | Kahaneman, Yosef Shelomoh. Alirita 2019-01-04 .