Jean-Étienne Liotard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Étienne Liotard
Jean-Etienne Liotard 01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1702 (1702-12-22)
en Ĝenevo
Morto 12-an de junio 1789 (1789-06-12) (86-jara)
en Ĝenevo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Respubliko de Ĝenevo
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Q17319951
Q17319955
The Chocolate Girl
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jean-Étienne LIOTARD (Franclingva prononco: ​[ʒɑ̃n‿etjɛn ljɔtaʁ]; 22a de Decembro 1702 – 12a de Junio 1789) estis svisa pentristo, fakulo kaj komercisto pri arto. Li estis plej bone konata pro siaj portretoj en paŝtelo, kaj por la verkoj el sia restado en Turkio. Hugenoto de franca deveno kaj ŝtataneco de la Respubliko Ĝenevo,[1] li naskiĝis kaj mortis en Ĝenevo, sed pasigis plej el sia kariero en restadoj en ĉefurboj de Eŭropo, kie ŝiaj portretoj estis multe menditaj. Li laboris en Romo, Istanbulo, Parizo, Vieno, Londono kaj aliaj urboj.

Jean-Étienne Liotard, mem-portreto de 1746, en lia favorita formato de paŝtelo. La longa barbo kiun li havis reveninte el Turkio estis konsiderinda ekstravaganco en rokoka Eŭropo.

Liotard vizitis Istanbulon kaj pentris nombrajn paŝtelaĵojn de turkaj ĉiutagaj scenoj; li plue vestis turkajn vestojn dum multo de la tempo reen en Eŭropo. Uzi modernajn vestojn estis konsiderata neheroa kaj neeleganta en historia pentrarto por uzi mezorientajn scenejojn.

En 1762 li pentris portretojn en Vieno, kiel de Marie Antoinette; en 1770 en Parizo. Alia vizito al Anglio sekvis en 1772, kaj en la du venontaj jaroje lia nomo figuris inter la ekspoziciantoj de la Reĝa Akademio. Li revenis al sia naskurbo en 1776. En 1781 Liotard publikigis sian Traité des principes et des règles de la peinture. En siaj lastaj tagoj li pentris aĵpentraĵojn kaj pejzaĝojn. Li mortis en Ĝenevo en 1789.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Vendée La Terreur «Enquête sur l’histoire», trimestrial publication, Winter 93, number 5, p. 74.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]