Jean-Charles Pichegru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jean-Charles Pichegru
Jean-Charles
Jean-Charles Pichegru
Persona informo
NomoJean-Charles Pichegru
Dato de naskiĝo16-a de februaro 1761
Loko de naskiĝoLes Planches-près-Arbois
Dato de morto6-a de aprilo 1804
Loko de mortoParizo
Okupojgeneralo kaj parlamentano
Aĝo je morto43
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Jean-Charles Pichegru (naskiĝis la 16-an de februaro 1761, en Les Planches-près-Arbois, mortis la 6-an de aprilo 1804, en Parizo) estis franca generalo kaj parlamentano. Li iĝis generalo dum Franca Revolucio unue kiel revoluciulo, kaj de 1795 perfidis kiel monarkiisto. Li tamen prezidantiĝis de Konsilio de la Kvin Centoj de la 20-an de majo 1797 ĝis la 18-an de junio 1797.

Kaj finfine partoprenis kun Cadoudal, en januaro 1804 la konspiracion kontraŭ Napoleono Bonaparte kaj estis arestita la 28-an de februaro 1804. Kaj li, oficiale, mortigis sin en la malliberejo de Temple la 6-an de aprilo.