Jean-Claude Merlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Claude Merlin
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1954 (1954-09-03) (69-jaraĝa)
en Le Creusot
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Jean-Claude MERLIN (naskiĝis en 1954) estas franca astronomo.

Li estis prezidento-fondinto de la Société Astronomique de Bourgogne (Astronoma Societo de Burgonjo) en 1975, premiito de la Bourse de la Vocation (Stipendio por la Alvokiĝo) de la Fonduso Marcel Bleustein-Blanchet en 1982[1] kaj de la Premio Georges Bidault de L'Isle de la Société astronomique de France (Astronomia Societo de Francio) en 1999.[2]

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 64 asteroidojn[3] inter 1997 kaj 2010. La asteroido 57658 Nilrem[4] estis nomita en lia honoro: "Nilrem" estas "Merlin" skribita inverse.

Li verkis plurajn librojn pri la asteroidoj kaj la kometoj, kaj unu eseon pri la klimata ŝanĝo.[5]

En 2015 li proponis ke IAU nomu asteroidojn, kiujn li malkovris, en memoro de desegnistoj murditaj dum la atako en la redaktejo de Charlie Hebdo.[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]