Jean-Claude Merlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean-Claude MERLIN (naskiĝis en 1954) estas franca astronomo.

Li estis prezidento-fondinto de la Société Astronomique de Bourgogne (Astronoma Societo de Burgonjo) en 1975, premiito de la Bourse de la Vocation (Stipendio por la Alvokiĝo) de la Fonduso Marcel Bleustein-Blanchet en 1982[1] kaj de la Premio Georges Bidault de L'Isle de la Société astronomique de France (Astronomia Societo de Francio) en 1999.[2]

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 57 asteroidojn[3] inter 1997 kaj 2009. La asteroido 57658 Nilrem[4] estis nomita en lia honoro : "Nilrem" estas "Merlin" skribita inverse.

Li verkis plurajn librojn pri la asteroidoj kaj la kometoj, kaj unu eseon pri la klimata ŝanĝo.[5]

Notoj kaj referencoj

  1. Fondation Marcel Bleustein-Blanchet pour la vocation : la laŭreatoj (serĉu "Merlin Jean Claude") (france)
  2. Premioj de la "Société Astronomique de France" (Arĥivo) (france)
  3. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  4. JPL Small-Body Database Browser 57658 Nilrem (2001 UJ1) (angle)
  5. Comment va la Terre? Climat et réchauffement (france)

Eksteraj ligiloj