Jean-Claude Romand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Claude Romand
Persona informo
NomoJean-Claude Romand
Dato de naskiĝo11-a de februaro 1954
NaskiĝlokoLons-le-Saunier
Aĝo70
Okupoj kaj profesioj
Okupomurdisto
Geografio
Ŝtatofranca
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Jean-Claude Romand (naskiĝis la 11-an de februaro 1954 en Lons-le-Saunier) estas franca murdisto.

Li estas fame konata, ĉar dum 18 jaroj li mensogis pri sia vera vivo. Li asertis ke li estis kuracisto kaj serĉisto ĉe Monda Organizaĵo pri Sano en Svislando al siaj familianoj. En 1993 li murdis sian edzinon, siajn gefilojn hejme en Prévessin-Moëns kaj siajn gepatrojn en Clairvaux-les-Lacs, kiam ili preskaŭ malkovris la veron.

Li estis kondamnita en 1996 je 22-jara enkarcerigo. Li loĝas en malliberejo en Saint-Maur (Indre), en la ĉirkauaĵoj de Châteauroux (Francio), kaj oni liberigos lin en 2015.

La romano "L'Adversaire" (esperante: "la malamiko") de Emmanuel Carrère (2000), kaj poste la filmo (2002), kiun reĝisoris Nicole Garcia kun Daniel Auteuil kiel ĉefrolludanto, estas bazita sur la vera historio de Jean-Claude Romand.

Ankaŭ hispana filmo en 2002 "La vida de nadie" (esperante: "la vivo de neniu") de Eduard Cortés estas bazita sur la historio de Jean-Claude Romand.

Eksteraj ligiloj en la franca lingvo[redakti | redakti fonton]