Saltu al enhavo

Jean-Dominique Bauby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Dominique Bauby
Persona informo
Naskonomo Jean Dominique Bauby
Naskiĝo 23-an de aprilo 1952 (1952-04-23)
en 14-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 9-an de marto 1997 (1997-03-09) (44-jaraĝa)
en Garches, Hauts-de-Seine,  Francio
Mortokialo pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 94 48° 51′ 39″ Nordo 2° 23′ 54″ Oriento / 48.860763 °N, 2.398456 °O / 48.860763; 2.398456 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Lycée Condorcet Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Florence Ben Sadoun (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Sylvie de La Rochefoucauld (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
ĉefredaktisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Diving Bell and the Butterfly
vdr

Jean-Dominique Bauby (naskiĝis la 23-an de aprilo 1952 en Parizo - mortis la 9-an de marto 1997 en Garches) estis franca ĵurnalisto, aŭtoro kaj ĉefredaktisto de magazino Elle.

En aĝo de 43 jaroj, la 8-an de decembro 1995, Bauby suferis gravegan apopleksion, pro kiu damaĝiĝis lia cerba trunko. Kiam li elkomatiĝis post dudek tagoj en hospitalo de Berck, li iĝis ne nur muta, sed komplete paralizita. Li povis nur palpebrumi per la maldekstra palpebro. Tiu rara fenomeno estas nomata enfermiteca sindromo. Pri tiu sperto verkis li – en tia paralizata stato – la libron Le scaphandre et le papillon („La skafandro kaj la papilio“). Li diktis la libron po unuopaj literoj, per palpebrumado, kiam oni montris la ĝustan literon en la alfabeto. Por tio oni uzis specialan alfabeton, kiu montris la literojn de la franca lingvo laŭ ties ofteco.

Bauby devis imagi la tutan libron enkape kaj dikti ĝin, literon post litero. La libro aperis la 6-an de marto 1997 en Francio; Bauby mortis nur tri tagojn poste je korinfarkto.

Li havis du infanojn kun Céline Desmoulins.

La libron filmigis usona reĝisoro Julian Schnabel, kaj ĉefaktoroj de Mathieu Amalric kaj Emmanuelle Seigner. La filmo estis prezentita en 2007.