Jean-François Champollion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean-François Champollion

Egiptologo, unua malĉifrinto de la hieroglifoj

Egiptologo, unua malĉifrinto de la hieroglifoj
Persona informo
Naskiĝo 23-a de decembro 1790
Figeac Lot, Francio
Morto 4-a de marto 1832
Parizo, Francio
Familianoj
Frat(in)o(j) Jacques-Joseph Champollion
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Jean-François CHAMPOLLION [ĵa~fra~sŬA ŝa~poljO~] alinomita Champollion le Jeune (Champollion la Juna) (naskiĝis je la 23-a de decembro 1790 en Figeac Lot, Francio mortis je la 4-a de marto 1832 en Parizo) estas franca egiptologo.

Li malĉifris la unuajn hieroglifojn de la Rozeta ŝtono kaj per tio donis la bazon por la scienca esploro de la antikva egiptujo.

Lernado de ok fremdaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Li studis kun sia pli aĝa frato Jacques-Joseph Champollion, kiu instruis kaj transdonis al li la studemon pri arkeologio. De infanaĝo li lernis kaj posedis la lingvojn : latinan, grekan, hebrean, ĥaldean, persan, kaj post sia decido provi la malĉifron de la egiptaj hieroglifoj, li lernis la koptan tiom bone, ke li skribis siajn notojn kopte! Iun tagon, estante dekunujarulo, li estis akceptita en la domo de Jean-Baptiste Joseph Fourier, kiu estis tiam prefekto de la departemento Isère. Vidinte hieroglifajn manuskriptojn, kiujn Fourrier reportis de la Kampanjo de Egipto de Napoleono, li demandis "ĉu oni scipovas legi tion? - Ne, respondis Fourier - Mi legos!" respondis la knabo.

En aŭgusto 1807, post finigo de lernejo, li prezentis tezon pri la geografio de Egiptujo abtaŭ la konkero per Kambizo. Pro tio li estis nomigita membro de la akademio de Grenoblo. De 1807 ĝis 1809 li studis en Parizo, kie li ankaŭ studis la araban kaj persan lingvojn.

La rozeta ŝtono[redakti | redakti fonton]

Li unue malĉifris la hieroglifojn danke al la "Rozeta ŝtono".

1810 li fariĝis profesoro por historio je la universitato de Grenoble.

Per analizo de la rozeta ŝtono li eltrovis, ke hiroglifoj ne nur povis reprezenti vortojn. El la nomo-kartuŝoj de Ptolemaios VIII, Kleopatra II kaj III sur la rozeta ŝtono, sur obelisko de William John Bankes kaj en la templo de Abu Simbel kaj sur papirusoj li konkludis, ke kelkaj hiroglifoj reprezentis fonetikajn sonojn, aliaj reprezentis tutajn vortojn kaj aliaj havis sensdifinajn signifojn.

En septembro 1822 li sukcesis, starigi kompletan sistemon de malĉifrado de la hiroglifoj Je la 27-a de septembro li prezentis al la akademio de enskribaĵoj kaj de bela literaturo en Parizo parton de siaj rezultoj pri la hiroglifoj. Unue la plimulto de la ĉeestantoj ne akceptis siajn rezultojn. En oktobro 1822 li sendis parton de sia laboro per letero al M. Dacier, la konstantan sekretarion de la instituto kaj detalan klarigon en aprilo 1824. Nun oni konsideras la leteron al M. Dacier mejloŝtonon de la egiptologio.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Serĉante pliajn egiptajn skribaĵojn li restis de junio 1824 ĝis marto 1826 en italio, speciale en Torino Tie li trovis kaj tradukis la reĝan papiruson Turino, detalan listigon de la egiptaj dinastioj de la faraonoj. Ĉar tio estis neganta la oficialan tempokalkuladon de la katolika eklezio, li ne publikigis la dokumenton dum kelka tempo.

De aŭgusto 1828 ĝis decembro 1829 li gvidis ekspedicion francan-toskanan al egiptujo laŭlonge de la nilo ĝis Ŭadi Halfa. Tiam malkovritaj materialoj estas raraj kaj gravaj atestoj, ĉar oni ofte uzis la templojn kiel ŝtonminejoj kaj per tio detruis multajn valorajn skribaĵojn.

Morto[redakti | redakti fonton]

En aĝo de nur 41 jaroj li mortis je