Jean-Honoré Fragonard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La inspiriĝo (memportreto)

Jean-Honoré FRAGONARD, naskiĝinta en Grasse la 5-an de Aprilo 1732 kaj mortinta la 22-an de Aŭgusto 1806 en Parizo, estis franca pentristo. Li estas la filo de François Fragonard, helpanto de ganto-vendisto, kaj de Françoise Petit. Post la forpaso de lia dekmonata frateto Joseph, Jean-Honoré restis ununura infano.

Lia vivo[redakti | redakti fonton]

Nur sesaĝa, Jean-Honoré Fragonard forlasas sian naskiĝurbon, por instali sin kun la familio en Parizo, kie okazos la plej granda parto de lia kariero. La artaj naturdotoj de Fragonard estas fruaj, kaj laborinte kelke da tempo kun Jean Siméon Chardin, li eniras dum li estas 14aĝa en la atelieron de Boucher. En 1752, li estas premiito de la Granda Premio de pentrarto kaj eniras en la Reĝan Lernejon por protektitaj lernantoj, tiu lernejo sub la regado de Carle Van Loo, poste li foriras por eniri en la Francan Akademion en Romo.

Li distingiĝis unue en la serioza ĝenro, kaj donis en 1765 sian pentraĵon Korezo kaj Kaliroa, kiu estis prave admirita, kaj kiu ebligis lian akcepton en la Akademio. Sed, ĉar li malesperis, ke li atingos la unuan rangon en tiu ĝenro, li forlasis ĝin por la erotika ĝenro, en kiu li atingis plej grandan sukceson. Baldaŭ li iĝis la pentristo laŭmoda, kaj amasigis riĉegaĵon, kiun la Franca Revolucio forperdigis al li. Li estis nomita unu el la muzeestroj de Luvro (la Pariza artmuzeo) far la Konstitucia Asembleo en 1789.

En 1805, Fragonard estas elpelita de Luvro pro imperia dekreto. Tiam li instalas sin ĉe sia amiko Veri, en la Reĝa Palaco. La sekvantan jaron, li forpasas, mortigita fulmorapide pro ŝajna cerebra kongesto.

Li estis entombigita en la malnova tombejo de Montmartro, kie tamen lia tombo ne plu videblas nuntempe.

La familio de Fragonard entenis multajn artistojn :

Lia kuzo, Honoré Fragonard, estas famkonata anatomisto, kies pentraĵo "la Senhaŭtigitoj" estas konservita en la muzeo Fragonard situanta en la Nacia Lernejo Veterinara en Maisons-Alfort).

Lia verko[redakti | redakti fonton]

La Favoraj Okazoj de la ŝnurbalancilo, 1767.

Same kiel François Boucher, Fragonard estas rigardata kiel la pentristo de frivoleco, de Rokoko, eĉ se tamen li pentris en diversaj aliaj registroj : grandaj pejzaĝoj inspiritaj de nederlandaj pentristoj, religiaj aŭ mitologiaj pentraĵoj, aŭ scenoj de la familia feliĉo aparte.

Per virtuozeco Fragonard sciis montri la kirliĝadon de la mondo per gestoj esprimoplenaj kaj graciaj aŭ per drapiroj plenaj de vigleco. Fragonard estas la lasta pentristo de iu epoko ekfiniĝanta, poste liaj ĝenroscenoj eksmodiĝis pro la neo-klasika rigideco de David, pro la krueleco de la Franca Revolucio kaj ankaŭ de la Imperio.

La ĝenroscenoj de Fragonard rilatas ofte al amoristinaj aferoj, kiel ekzemple La Favoraj Okazoj de la ŝnurbalancilo, fanstasmo de iu libidema komanditinto (S-ro de Saint-Julien, ĝenerala kolektisto de la klerikaraj posedaĵoj), kiu donis al la artisto konsilojn por la enscenigo " Mi deziras, ke vi pentru la sinjorinon sur ŝnurbalancilo, kiun episkopo ekimpulsus. Vi lokos min tiamaniere, ke mi povu vidi la krurojn de tiu bela junulino, kaj eĉ plie, se vi volas gajigi la bildon."

Sed eĉ se tiuj scenoj, efektive frivolaj, povas esti legataj je alia nivelo, oni povas vidi, ofte, montriĝantan maltrankvilon, foje, senton de festofino (kaj tio elvokas Watteau aŭ ankaŭ la romanon Ne morgaŭo far Vivant-Denon), aŭ ankaŭ konfuzan minacon: en intimeco, la belulinojn, kiuj senpedikigas unu la alian, la dormantinojn; tiu eta mondo de gracio kaj simpatio estas observita de pentristo, kiu memorigas al ni, ke juneco ne daŭras kaj ke la momentoj de voluptama tenereco estas nedaŭraj kaj maloftaj.

La Riglilo[redakti | redakti fonton]

La Riglilo

Malgraŭ la multnombraj analizoj pri tiu pentraĵo, ĝis nun ne okazis klarigado konciza, sed pluraj proponoj rilate al ĝia signifo. La vera demando estas: ĉu temas pri seksperforto aŭ pri amsceno?

La Progresoj de amo en la koro de junulino[redakti | redakti fonton]

Tiu projekto estis komenciĝanta en 1771 sekve de la mendo de Madamo du Barry, la lasta reĝamatino de Ludoviko la dekkvina. Ĝi konsistis el kvar bildoj nomitaj La Postkurado, La Surprizo (aŭ La Renkontiĝo), La Kronita Amanto kaj La Amletero. Ĉiuj destinitaj al instalado en la Pavilono de Louveciennes en la duonkupola salono. Sed kelke da tempo post la instalado, la pentraĵoj estis rifuzitaj, ĉar ili ne akordiĝis kun la neoklasik-arkitekta stilo de la Pavilono. Tiam Fragonard konservis ĉiujn pentraĵojn en sia ateliero, kaj kunportis ilin kun si, kiam li reiris en Grasse, sian naskiĝurbon. Tiam li decidis instali ilin en unu el la salonoj de la vilao de sia kuzo. Sed ĉar la muroj estis ankoraŭ malplenaj post tiu instalado, Fragonard decidis pentri dek aliajn pentraĵojn por plenigi la spacon.

Entute estas dekkvar pentraĵoj, kiujn oni povas dividi en tri grupoj:

La Legantino, ĉ. 1770–1772
  • Ses amscenoj:
    • La Postkurado
    • La SurprizoLa Renkontiĝo
    • La kronita Amanto
    • La Amletero
    • La Forlasitino
    • La Triumfa Amo
  • Kvar alegorioj de amo:
    • Amo en gardostarado
    • Amo frenezece
    • Amo postkuranta kolombon
    • Amo murdiganto
  • Kvar ornamaj pentraĵoj.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Freŝdataj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Florian Rodari, Fragonard, l'instant désiré, (1994)
  • Jean-Pierre Cuzin, Fragonard, 2003

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J.THUILLIER, Fragonard, Paris, Skira, 1967, coll.: " La Peinture ", (éd. anglaise et allemande).
  • J.-P.CUZIN, Jean-Honoré Fragonard. Vie et œuvre.

Catalogue complet des peintures, Fribourg-Paris, éd. Herscher, 1987 (éd. anglaise et allemande, 1988).

  • P.ROSENBERG, Fragonard, exposition Paris, Grand-Palais et New York, Metropolitan Museum, 1987-1988
  • P.ROSENBERG, Tout l'œuvre peint de Fragonard, Paris, Flammarion, 1989, coll.: " Les classiques de l'art ".
  • C.-A.KLEIN, Le grand Fragonard : du berceau de Grasse aŭ galeries du Louvre, Paris, Équinoxe,

1996, coll.: " Mémoires du sud ".

  • Fragonard, Paris, Musée du Louvre, département des arts graphiques, Paris, 5 continents éditions-musée du Louvre, 2003, coll.: " Louvre-cabinet des dessins, 3 ".


Kelkaj pentraĵoj de Fragonard[redakti | redakti fonton]