Jean-Jacques Régis de Cambacérès

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Jacques Régis de Cambacérès
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1753 (1753-10-18)
en Monpeljero, Langvedoko,  Reĝlando Francio
Morto 8-an de marto 1824 (1824-03-08) (70-jaraĝa)
en Parizo,  Resurtronigo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Faculté de droit et science politique de Montpellier vd
Subskribo Jean-Jacques Régis de Cambacérès
Familio
Dinastio Cambacérès vd
Patro Jean-Antoine de Cambacérès vd
Gefratoj Étienne Hubert de Cambacérès • Jean-Pierre-Hugues Cambacérès vd
Profesio
Okupo juristopolitikisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Jacques Régis de Cambacérès, 1a Duko de Parmo, 1a Duko de Cambacérès (18a de Oktobro 1753 – 8a de Marto 1824) estis franca nobelo, politikisto, juristo kaj ŝtatestro dum la Franca Revolucio kaj la Unua Imperio, plej bone memorita kiel unu el la aŭtoroj de la Napoleona Kodo,[1] kiu ankoraŭ formas la bazon de la Francia civila juro kaj inspiris civilan juron en multaj landoj.

La tri konsuloj : Cambacérès, Bonaparte, Lebrun.

Nacia Konvencio[redakti | redakti fonton]

En revolucia terminoj, Cambacérès estis modera respublikano kaj sidis maldekstre de centro dum la Nacia Konvencio.[2] Dum la juĝado de Ludoviko la 16-a li protestis ke la Konvencio ne havas povon funkcii kiel tribunalo kaj plendis ke la reĝo havu facilaĵojn por sia defendo. Tamen, kiam la juĝado pluis, Cambacérès voĉdonis kun la majoritato kiu deklaris Ludovikon kulpa, sed li rekomendis ke la puno estu prokrastita ĝis ĝi estu ratifita de leĝofara tribunalo. Tio poste savos lin el ekzekuto pro reĝomurdo.

Elstariĝo kun Napoleono[redakti | redakti fonton]

Cambacérès estis membro de la Komitato de Ĝenerala Defendo el 1793 ĝis fino de 1794, kaj poste iĝis membro de ties fifama posteulo, nome Komitato por publika savado post la falo de Maximilien Robespierre. Dume li laboris por multo de la leĝofarado de la revolucia periodo. Dum 1795, li estis diplomato kaj negocis pacon kun Hispanio, Toskanio, Prusio kaj Nederlando. Liaj rimarkindaj debataj kapabloj havigis al li lokon kiel konsilisto de la Konsilio de la Kvin Centoj en 1795-1799.[3]

Cambacérès estis konsiderita tro konservema por esti unu el la kvin Direktoroj kiu enpoviĝis en la puĉo de 1795 kaj, trovinte sin men en opozicio al la Plenuma Direktoraro, li retiriĝis el politiko. En 1799, tamen, kiam la Revolucio eniris en pli modera fazo, li iĝis Ministro de Justico. Li subtenis la puĉon de la 18a de Brumero (en Novembro 1799) kiu metis Napoleonon Bonaparte en la povo kiel Unua Konsulo, nova reĝimo desegnita por establi stabilan konstitucian respublikon.

La Napoleona Kodo[redakti | redakti fonton]

En Decembro de 1799, Cambacérès estis nomumita Dua Konsulo kun Bonaparte. Li ŝuldis tiun nomumon al sia vasta jura kono kaj al sia reputacio kiel modera respublikano. Lia ĉefa grava verko dum tiu periodo, kaj eĉ dum lia tuta politika kariero, estis la redakto de nova Civila Jura Kodo (poste nomita la Napoleona Kodo; unua moderna jura kodo).[4] La Kodo estis proklamita de Bonaparte (kiel Imperiestro Napoleono) en 1804. Je la fino, la Napoleona Kodo estis la laboro de Cambacérès kaj de komitato de kvar juristoj.

La Kodo estis reviziita formo el Romia juro, kun kelkaj modifoj el la leĝoj de Frankoj ankoraŭ validaj en norda Francio (Coutume de Paris). La Kodo estis poste etendita fare de la konkeroj de Napoleono en Pollandon, Italion, Nederlandon, Belgion, okcidentan Germanion kaj Hispanion, kaj nerekte al la hispanaj kolonioj en Latinameriko. La verko de Cambacérès ekde tiam estis enorme influaj en la jura historio de Eŭropo kaj Ameriko. Versioj de la Kodo estas ankoraŭ validaj ankaŭ en Kebekio kaj Luiziano.

La Napoleona Kodo temas pri civila juro; aliaj kodoj estas por Puna Juro, krima proceduro, kaj civila proceduro.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Ofta kredo ke Cambacérès respondecas pri la senkrimigo de samseksemo en Francio estas eraro. Ja Cambacérès estis samseksemulo, lia seksa orientiĝo estis bone konata, kaj ŝajne li ne faris baraktojn por kaŝi ĝin. Li restis fraŭlo, kaj oftis en kompano de aliaj fraŭloj. Napoleono estis registrita kiel faranto de ŝercoj pri tiu afero.[5] Fakte, tamen, Cambacérès ne estis respondeca pri la finigo de la laŭleĝa persekutado kontraŭ samseksemuloj. Li ludis ŝlosilan rolon en la redaktado de la Kodo Napoleono, sed tiu estis civiljura kodo. Tio tute ne rilatas al la Puna Kodo de 1810, kio kovras seksajn krimojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wikisource-logo.svg Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Cambacérès, Jean Jacques Régis". Encyclopædia Britannica. 5 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 81.
  2. Woloch, Isser (2002). Napoleon and His Collaborators. W. W. Norton & Company. pp. 120–155. ISBN 978-0-393-32341-2.
  3. Richardson, Hubert (1920). A Dictionary of Napoleon and His Times. University of Michigan Library. p. 94.
  4. Cronin, Vincent (1972). Napoleon Bonaparte; An Intimate Biography. pp. 176, 193, 283.
  5. Bory, Jean-Louis (1979). Les cinq girouettes ou servitudes & souplesse de son Altesse Sérénissime le Prince Archichancelier de l'Empire Jean-Jacques Régis de Cambacérès duc de Parme. Paris: Ramsay.