Jean-Jacques Boissard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean-Jacques Boissard
(1528-1602)
poeta Francicus
poeta Francicus
Persona informo
Naskiĝo 1528
en Besançon Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 30-a de oktobro 1602
en Metz Flago-de-Francio.svg Francio
Lingvoj latina lingvo • meza franca lingvo • franca lingvogermana lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Profesio poeto • verkisto • desegnisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Jean-Jacques Boissard (1528-1602) (naskiĝis en Besançon en 1528 - mortis en Metz la 30-an de oktobro 1602) estis franca filologo, antikvaĵisto, latinisto kaj poeto.

Li edukiĝis en Loveno, sed kaŝe forlasis la seminarion de la urbo kaj travojaĝis Germanion kaj Italion, kie li restis dum multaj jaroj, vivinte kelkfoje eĉ plej mizere. Lia restado en Italio vekis en li la gusto pri antikvaĵoj, kiujn li kolektis en Romo kaj najbaraĵoj. Pli malfrue li vizitis la grekajn insulojn, sed kaŭze de malsano li devis reiri al Romo. Tie ĉi li kompletigis sian kolekton kaj poste reiris al Francio. Ĉar ne permesiĝis publike konfesi la protestantan religion, kiun li antaŭe brakumis, li retiriĝis al Metz, kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Poemata (1574)
  • Emblemata (1584)
  • Icones Virorum Illustrium (1597)
  • Vitae et Icones Sultanorum Turcicorum, etc. (1597)
  • Theatrum Vitae Humanae (1596)
  • Romanae urbis topographia et antiquitates (1597–1602)
  • De Divinatione et Magicis Praestigiis (1605)
  • Habitus Variarum Orbis Gentium (1581), ilustrita kun sepdek gravuraĵoj.
  • Emblematum liber cum figuris - 1593

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj