Jean-Jacques Marziac

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean-Jacques MARZIAC (naskiĝinta la 2-an de julio 1924 en Strasburgo, mortinta la 9-an de januaro 2022) estis franca pastro romkatolika kaj ano de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a. Li estis unu el la plej proksimaj pastraj amikoj de ĉefepiskopo Marcel Lefebvre.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum tendaro de skoltistoj grandan vendredon de 1943 li sentis vokiĝon spiritan. Li estis ordinita kiel membro de la Societo de Afrika Misio (Société des Missions africaines) en Liono en la 11.2.1954. Li laboris kiel misiisto en Ebura Bordo kaj en Benino. Pro lia fideleco al tradicio, li devis forlasi sian kongregacion.

Patro Ludovic-Marie Barrielle, la unua spirita gvidanto de la seminario en Ecône (Riddes), konigis lin al la spirito de la ignacaj ekzercoj laŭ la (mallongigita) metodo de Francisco de Paula Vallet. Li mem fariĝis unu el la grandaj ekzercmajstroj de nia tempo.

En 1976 kaj 1977 Marziac aktivis animzorgante en Gabono, Kameruno kaj Madagaskaro. En la 14.2.1978 li oficiale eksmembrigitis el la menciita kongregacio kion konfirmis romaj aŭtoritatoj en la 6.3.1978. Sekve Marziac aktivis en la priorejo Nia sinjorino de Pointet poste en Raffay ĉe la Komunumo de la malgrandaj servistinoj de Sankta Johano Baptisto. Ekde 1984 Marziac troviĝis en la Domo Sankta Jozefo en Caussade (Tarn-et-Garonne). En la 8.8.1983 li estis fondinta propran porsacerdotan instituton Institut sacerdotal Saint-Curé-d'Ars kiu iĝis la Komunumo de Kristoreĝo (CRR) starigita post interkonsento en la 28.10.2007 fare de episkopo de Galaretta.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1979: Monseigneur Lefebvre, soleil levant ou couchant?
  • 1989: Des évêques français contre Mgr Lefebvre

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Intervjuo kun Marziac ĉe Nouvelles de Chrétienté, 146/2014, p. 15-20
  • Yves Chiron: Histoire des traditionalistes, eldonejo Tallandier, 2022, ISBN 979-10-210-3940-7 (biografileksikono laü alfabeta ordigo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]