Jean-Louis Debré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vidi Familio Debré.

Jean-Louis Debré
Jean-Louis Debré
Jean-Louis Debré, en septembro 2012.

Antaŭulo Pierre Mazeaud

En funkcio:
25-a de junio 2002 – 4-a de marto 2007
Venanta post Raymond Forni

En funkcio:
18-a de majo 1995 – 2-a de junio 1997
Venanta post Charles Pasqua

Naskiĝo 30-a de septembro 1944
en Toulouse (Francio)
Nacieco Franca
Politika partio UMP
Profesio Juĝisto
v  d  r
Information icon.svg

Jean-Louis Debré, naskiĝinta la 30-an de septembro 1944 en Toulouse, estas franca politikisto. Eksa ministro pri enlandaj aferoj kaj prezidanto de la Nacia Asembleo, prezidas la Konstitucian Konsilion ekde la 5-a de marto 2007.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jean-Louis Debré estas la filo de Michel Debré, eksa ĉefministro, kaj la frato (falsa ĝemelo) de Bernard Debré, kuracisto kaj deputito. Li havas du aliajn fratojn : Vincent Debré, aferisto naskiĝinta en 1939, kaj François Debré, ĵurnalisto, naskiĝinta en 1942. Li estas ankaŭ la nepo de la pediatro Robert Debré kaj, flanke de sia patrino, de la arkitekto Charles Lemaresquier. Li estas ankaŭ la nevo de la pentristo Olivier Debré. Fine, li estas la pranepo de la granda rabeno Simon Debré (1854-1939). Kun sia edzino Anne-Marie Debré, mortinta la 21-an de julio 2007, li havis tri infanojn : Charles-Emmanuel Debré, direktoro de la kompania konto de Bouygues Télécom, Guillaume Debré, ĵurnalisto kaj Marie-Victoire Debré, komediistino[1]. Li estis lerninto de la lernejo Hattemer.

Li diplomiĝis per licenco pri juro, akiris diplomojn pri superaj studoj en publika juro kaj en politikaj sciencoj. Li doktoriĝis pri publika juro per memuaro pri la "Konstituciaj ideoj de generalo De Gaulle"[2], lerninto de la IEP de Parizo sen diplomiĝi[3].

En la jardeko de 1980, Jean-Louis Debré estis juĝisto kaj aparte enketa juĝisto komisiita pri aferoj de organizita krimo kaj granda banditismo, aparte pri la prostituisto Carmen Vallet, pri la ŝtelkaŝa hartondisto Maurice Joffo aŭ la afero de kontraŭspiona Virgil Tanase[3]. Li enketis ankaŭ pri terorismo kaj pri afero ĉirkaŭ la teroristo Carlos[4].

Li estis elektita por la 1-a fojo deputito en la deputitaj balotoj de 1986, laŭ proporcia balotsistemo en Eure. Ekde 1988, li estas elektita laŭ plimulta ununoma balotsistemo je du balotvicoj en la 1-a distrikto de tiu sama departemento. Li estis municipa konsiliano de Évreux inter 1989 kaj 1995. En 1995, li estis kape de listo en la 18-a arondismento de Parizo, kaj akiris mandaton de konsiliano de Parizo. Jean Tiberi, la nova urbestro de Parizo, nomumis lin kiel vicurbestron.

Ministro pri enlandaj aferoj en la registaroj de Alain Juppé, li estis kritikita[5][3] por esti lasinta organiaziĝi la gazetarkonferenco de la armitaj korsikaj kaŝaktivuloj en Tralunca.

Li ordonis la elpelon, la 23-an de aŭgusto 1996, de 300 eksterladanoj en neregula stato, kiu okupis la preĝejon Saint-Bernard de la Chapelle en Parizo, ne sen deklari antaŭe ke li agos « kun humaneco kaj koreco »[6],[7]. Malgraŭ la deklaroj de la registaro, plej multaj eksterlandanoj ne estos elpelitaj, pro fortaj ligiloj en Francio, kiuj igas kompleksaj elpelajn decidojn[6].

La deputitaj balotoj de 1997, kiuj kondukis al la venko de la plurpartia maldekstro, markis tamen lian revenon al Eure, konfirmitan en 2001, kiam li fariĝis urbestro de Évreux venkante la komunistan eliranton Roland Plaisance, elektitan ekde 1977. En la periodo de la 3-a kunregado de 1997 ĝis 2002, li estis le prezidanto de la frakcio RPR en la Nacia Asembleo.

Tre fidela al Jacques Chirac, li multfoje kontraŭis Nicolas Sarkozy. Li taksas sin tro malsama kaj asertas ke la eksa prezidanto de Respubliko « ne ŝatas la ŝtaton »[3].

Li estis reelektita deputito la 16-an de junio 2002, por la 12-a parlamenta periodo (2002-2007), en la 1-a deputita distrikto de Eure. De 2002 ĝis 2007, li estis elektita de la deputitoj prezidanto de la Nacia Asembleo, fronte al Edouard Balladur, kaj je surprizo de sia amiko Jacques Chirac, kiu estis konsilinta al li rezigni kandidatiĝon, konvinkita ke li estus venkita[3].

La 23-an de februaro 2007, Jacques Chirac nomumis lin prezidanto de la Konstitucia Konsilio por anstataŭi Pierre Mazeaud, malgraŭ la kontraŭstaroj, kiujn ĝi ekigas, aparte en sia politika familio, kiam Nicolas Sarkozy pretiĝas por fariĝi prezidanto de la Respubliko[3]. Li eliras el sia rezerva devo ligita al sia posteno deklarante, en 2008, siajn « rezervajn rimarkojn » pri la prezidenta stilo de Nicolas Sarkozy kaj, en 2010, taksante « neutila por li, por Francio » la estontan proceson de Jacques Chirac[8],[9].

Li estas le parrain de la promotion 2011-2012 de la école de formation professionnelle des barreaux de la Cour de appel de Parizo, formant les futurs advokatos parisiens, Li estas également le parrain de la promotion 2014-2015 de la École des Advokatos du Sud-est. Li estas également membro de honneur de la Observatoire du patrimoine religieŭ (OPR), une asocio multiconfessionnelle qui œuvre en la préservation kaj au rayonnement du patrimoine kulturol français.

Rilato al Jacques Chirac[redakti | redakti fonton]

Jean-Louis Debré havas granda-fidan rilaton kun Jacques Chirac, pli aĝa per dek du jaroj. La du viroj renkontiĝis en la flughaveno Orly en 1967, kiam Jean-Louis Debré akompanis sian patron por akcepti la generalon De Gaule revene de Kebekio[3]. Jean-Louis Debré fariĝis teknika konsilanto de Jacques Chirac en 1973, kiam li estis ministro pri agrikulturo. En 1974, li demisiis kiam Jacques Chirac decidis subteni Valéry Giscard de Estaing kontraŭ Jacques Chaban-Delmas por la prezidenta baloto, ĉar li subtenis, kiel sia patro Michel Debré, la degaŭlistan kandidaton[3]. Tamen li reeniris la asistantaron de Jacques Chirac en Matignon post la venko de Valéry Giscard de Estaing, ĝis la demisio de la ĉefministro la 25-an de aŭgusto 1976.

Post la venko de Jacques Chirac la 17-an de majo 1995, Jean-Louis Debré estis nomumita ministro pri enlandaj aferoj. Post la malfondo de la Nacia Asembleo en 1997, Jean-Louis Debré kandidatiĝas por fariĝi prezidanto de la frakcio RPR kaj provi savi la unuiĝon de la deputitoj ĉirkaŭ la prezidanto de la Respubliko[3]. Li estis elektita je ĝenerala surprizo.

Detalo de mandatoj kaj oficoj[redakti | redakti fonton]

Ministeriaj postenoj[redakti | redakti fonton]

Parlamentaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Lokaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Politikaj postenoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia sekretario du RPR, komisiita pri justico (1988 -1993 ; proparolanto de la opozicio RPR-UDF, komisiita pri problemoj de justico kaj sekureco (1988 -1993 ;
  • Vicĝenerala sekretario kaj proparolanto de RPR (1993 -1995 ; 1-a vicĝenerala sekretario de RPR 1995 ; membro de la politika estraro de RPR ; ĝenerala sekretario de RPR intertempe 1997 ; membro de la politika konsilio de RPR;

Aliaj postenoj[redakti | redakti fonton]

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Les idées constitutionnelles du général de Gaulle, eld. "Librairie générale de droit kaj de jurisprudence", kol. « Bibliothèque constitutionnelle kaj de science politique » n° 49, Parizo, 1974, vi-461 p., (ISBN 2-275-01303-2), (notico NBFFRBNF345634523). — Memuaro en publika juro.
  • Michel Debré kaj Jean-Louis Debré, Le Pouvoir politique, eld. "éditions Seghers", kol. « Point de départ », Parizo, 1976, 159 p., (notico NBFFRBNF34701443r/).
  • Le Gaullisme, eld. "éditions Plon", kol. « Tribune libre », Parizo, 1977, 1858 p. + 6 p. de faksimiloj + 2 p. de bildoj, (ISBN 2-259-00330-3), (notico NBFFRBNF34591481t).
  • La Justice au XIXe siècle. 2 volumoj :
    • Volumo 1 : Les Magistrats, eld. "éditions Perrin", Parizo, 1981, 223 p. + 16 p. de bildoj, (ISBN 2-262-00215-0), (notico NBFFRBNF37661622t).
    • Volumo 2 : Les Républiques des avocats, eld. "éditions Perrin", Parizo, 1984, 381 p., (notico NBFFRBNF37591374p).
  • Le Curieŭ, eldono n° 1}}, Parizo, 1986, 222 p., (ISBN 2-86391-199-6), (notico NBFFRBNF34876217g). — Tiu krimromano estas pri prostituitino nomumita Josiane Baladur.
  • En mon for intérieur, eld. "éditions Jean-Claude Lattès", Parizo, 1997, 162 p., (ISBN 2-7096-1803-6), (notico NBFFRBNF366955898).
  • Pièges : roman, eld. "éditions Robert Laffont", Parizo, majo 1998, 208 p., (ISBN 2-221-08814-X), (notico NBFFRBNF36991279p).
  • Le gaullisme n'est pas une nostalgie : essai, eld. "éditions Robert Laffont", Parizo, 1999, 228 p., (ISBN 2-221-09015-2), (notico NBFFRBNF37094813q).
  • Quand les brochets font courir les carpes : roman, eld. "éditions Fayard", kol. « Fayard Noir », Parizo, januaro 2008, 305 p., (ISBN 978-2-213-63578-1), (notico NBFFRBNF41193172h).
  • Les Oubliés de la Respubliko, eld. "éditions Fayard", Parizo, 2008, 317 p., (ISBN 978-2-213-63709-9), (notico NBFFRBNF41294474f). — Eseo pri la laboro de la parlamentanoj per ekzemploj de leĝproponoj, kiuj sukcesis.
  • Dynasties républicaines, eld. "éditions Fayard", Parizo, aprilo 2009, 353 p. + 8 p. de bildoj, (ISBN 978-2-213-64339-7), (notico NBFFRBNF414794272).
  • Meurtre en l'Asembleo : roman, eld. "éditions Fayard", kol. « Fayard Noir », Parizo, septembro 2009, 275 p., (ISBN 978-2-213-64284-0), (notico NBFFRBNF420821156).
  • Jeŭ de haine, eld. "éditions Fayard", kol. « Fayard Noir », Parizo, marto 2011, 359 p., (ISBN 978-2-213-66203-9), (notico NBFFRBNF42410965).
  • Françaises, français, ces discours qui ont marqué la 5-an Respublikon, eld. "L'Archipel", broŝurita, oktobron 2013.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean-Louis Debré. La saĝulo spektaklas, gazeto Parizo Match, la 9-an de februaro 2013
  2. Eld. "Librairie générale de droit et de jurisprudence", (Parizo) 1974
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 Solange Brousse. (2014) Jean-Louis Debré, Sous-estimez-moi... (france). Editions du Moment, p. 224.
  4. Dokumenta filmo La Advokato de la teroro, de Barbet Schroeder
  5. Portreto de Jean-Louis Debré farita de la semajna gazeto Le Nouvel Observateur, §2 : http://tempsreel.nouvelobs.com/actualites/politique/20070223.OBS4025/jeanlouis_debre.html
  6. 6,0 6,1 Dominique Simonnot, La memoraĵo de Saint-Bernard, Libération, la 3-an de septembro 2002
  7. Jean-Louis Debré, nouvelobs.com, la 26-an de februaro 2007
  8. Nicolas Sarkozy kaj Jean-Louis Debré : longa malamikeco, interretejo "Le Monde.fr", la 5-an de julio 2013
  9. JUSTICE - Jean-Louis Debré : Proceso Chirac : “neutil por li kaj por Francio”, Le Point, la 1-an de oktobro 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Solange Brousse, Jean-Louis Debré, Sous-estimez-moi..., eld. "éditions du Moment", oktobron 2014, 224 p.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]