Jean-Louis Forain

Jean-Louis FORAIN, franclingva prononco [ʒɑ̃ lwi fɔʁɛ̃] (naskiĝis la 23-an de oktobro 1852 en Reims – mortis la 11-an de julio 1931 en Parizo) estis franca impresionisma pentristo kaj gravuristo, laborante per teknikoj kiel oleo, akvarelo, paŝtelo, akvaforto kaj litografio. Kompare kun multaj el liaj impresionismaj kolegoj, li estis pli sukcesa dum sia vivo, sed lia reputacio nun estas multe malpli alta.
Forain estis la plej fama karikaturisto de la Belle époque, kaj desegnis, interalie, por la Figaro dum pli ol 30 jaroj. De 1898–1899 Forain laboris kiel ilustristo por la semajna franca revuo Psst...!, satira publikaĵo por reklami la kontraŭ- Dreyfus-on.[1]
Sub influo de Manet kaj Degas, Forain esploris revenantajn temojn en ilia verko: la teatron, ĉevalvetkuron, kafejojn, operon, kaj ankaŭ bordelojn. Forpuŝita de la Salono de 1874, en pli postaj jaroj li aliĝis al la multe kritikita impresionisma grupo. Inter 1879 ĝis 1886, li partoprenis kvar impresionismajn ekspoziciojn, invitita de Degas, kaj eĉ partoprenis grupan ekspozicion ĉe la Durand-Ruel Galerio en Novjorko. Fine, liaj verkoj estis akceptitaj en la oficialajn Salonojn de 1884 kaj 1885 (inter ili, La Vidvo, nun en la Muzeo de Orsay en Parizo).
Forain, siavice, influis la arton de Degas kaj Toulouse-Lautrec. Li ne estis oficiale membro de la impresionisma grupo, sed ĉiam restis proksima. "Li estis aprezata de tiaj diversaj artistoj kiel Degas kaj Cézanne. Kaj kelkaj el la desegnaĵoj de Forain surprize memorigas pri la franca rokoka artisto Jean-Honoré Fragonard" [2]
Galerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Psst! - Anti-Semitic, Anti-Dreyfus Graphic Weekly - Paris, 1898–1899. Arkivita el la originalo je 2 June 2021. Alirita 6 October 2019 .
- ↑ Vlasov V. G. Forin, Jean-Louis // Stiloj en Arto. En 3 volumoj. - Peterburgo: Kolna. - Vol. 3. - Vortaro de Nomoj, 1997. - P. 445. - ISBN 5-88737-010-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Jean-Louis Forain-ekspoziciaj katalogoj
- Metropola Muzeo de Arto Degas: La Menso de la Artisto, reta ekspozicia katalogo

