Jean-Louis Texier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Louis Texier
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1932 (1932-03-30)
Morto 30-an de novembro 2008 (2008-11-30) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1947
vdr

Jean-Louis Texier - mortinta en 2009 - estis franca esperantisto. Li Esperantiĝis en 1947 en skolta medio kun Pol Denis[1]. En juna aĝo, inter la jaroj 1949 kaj 1956 li estis regula kunlaboranto de la esperanta kabaredo Tri koboldoj de Raymond Schwartz en Montmartre, fama arta kvartalo de Parizo. Sekve, multajn jardekojn li aktivis kiel estrarano de Unuiĝo Franca por Esperanto, la franca landa asocio de UEA. Inter la jaroj 1986 kaj 1989 li membris en la estraro de UEA, kaj en la oficperiodoj 1989-1992 kaj 1992-1995 estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.

En 2009, la jaro de lia morto, en la renoma francia lingvoinstrua eldonejo Assimil ankoraŭ aperis la franclingva libro l'Espéranto de poche [2], de li kaj Renée Triolle tradukita el la, en la kulture najbara Germanlingvio ĉi-teme aparte populara, lingvogvidilo Esperanto - Wort für Wort [3] de Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hommage à Jean-Louis Texier, fondateur d’Okazas.
  2. l'Espéranto de poche UEA amazon
  3. Esperanto - Wort für Wort Arkivigite je 2013-05-14 per la retarkivo Wayback Machine; amazon
Antaŭe:Prezidanto de la Unuiĝo Franca por EsperantoPoste:
Hervé Gonin19791985Renée Triolle