Jean-Paul Marat
Jean-Paul Marat | |
---|---|
Portreto de Marat fare de Joseph Boze (1793) | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | L’Ami du peuple |
Naskiĝo | 24-a de majo 1743 en Boudry, Svislando |
Morto | 13-a de julio 1793 en Parizo, Francujo |
Mortokialo | pikvundo |
Tombo | Panteono de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato St. Andrews |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Jean-Baptiste Marat |
Frat(in)oj | Charlotte Albertine Marat • David de Boudry |
Okupo | |
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • kuracisto |
Verkoj | Les Chaînes de l'esclavage |
Jean-Paul Marat (naskiĝis la 24-an de majo 1743 en Boudry (tiama Prusujo, nuna Svislando; mortis la 13-an de julio 1793 murdita en Parizo, Francujo) estis kuracisto, ĵurnalisto kaj politikisto dum la Franca Revolucio.
Longtempe oni konsideris lin la ĉefa respondeculo de la septembraj masakroj, kvankam nun la pli multaj historiistoj malpligrandigas lian rolon.
Lia murdo fare de Charlotte Corday igis lin martiro de la revolucio. Li estas entombigita en la Panteono de Parizo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Adolphe Robert, Gaston Cougny (dir.), Dictionnaire des parlementaires français de 1789 à 1889, Paris, Bourloton, 1889, tome 4, de Manuel à Marcillac, pp. 252-255.