Jean-Pierre Melville
Jean-Pierre Melville | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean-Pierre Melville | |||||
Naskonomo | Jean-Pierre Claude Grumbach | ||||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1917 en 9-a arondismento de Parizo | ||||
Morto | 2-an de aŭgusto 1973 (55-jaraĝa) en 13-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Korinfarkto ![]() | ||||
Tombo | tombejo Pantin en Parizo ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | lycée Michelet (mul) ![]() ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Jacques Grumbach ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmproduktoro scenaristo filmreĝisoro reĝisoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1945–1973 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean Pierre Grumbach, konata kiel Jean-Pierre Melville (Parizo; 20a de oktobro 1917 - samloke; 2a de aŭgusto 1973) estis franca kinreĝisoro, antaŭulo de la Nouvelle Vague konsiderita reprezentanto de la franca nigra kino. Liaj filmoj, ĉefe tiuj de la 1960-aj jaroj, montras klaran montron de amikeco inter viroj; multaj de tiuj filmoj estas bazitaj sur historioj de banditoj kaj de roluloj kiuj vivis dum la Dua Mondmilito, dum la Francio okupaciita de la nazia armeo, ĉar li mem estis aktivulo en la milito.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Estante 5-jaraĝa li filmis la familion per filmilo. Poste li entuziasmiĝis por kino vidinte usonajn filmojn. Post la fino de la Dua Mondmilito li ekdediĉis serioze al kino profesie. La gemana okupacio de Francio dum la milito estis unu de la faktoj kiuj multe influis por la kindediĉo. Dum la milito li apogis la Rezistadon, kio inspiris lin por kelkaj el liaj filmoj. Li aliĝis al la Libera Francio en Londono, en 1942, kaj jam tiam li prenis la pseŭdonimon «Melville», eble omaĝe al preferata usona verkisto, Herman Melville, aŭtoro de Moby Dick.
Li adaptis Le silence de la mer (1947), verko de Vercors, en kiu li estis produktoro, scenaristo, reĝisoro kaj muntisto, kvazaŭ por amatora filmo. Tial krítikistoj de Cahiers du Cinéma konsideris Jean-Pierre Melville kompletan aŭtoron. Poste li faris Les enfants terribles (1949), kiu estas malgranda familia kroniko. El plej elstaraj postaj filmoj estas mencienda Deux hommes dans Manhattan (1958).
En la 1960-aj jaroj li laboris kun famaj geaktoroj kiel Jean Paul Belmondo, Lino Ventura, lia amiko Alain Delon, Simone Signoret, Michel Piccoli, Stefania Sandrelli, François Périer, Yves Montand kaj Gian Maria Volonté. En tiu epoko li faris siajn plej famajn filmojn: Le doulos (1962), Le deuxième souffle (1965), Le samouraï (1967), L’armeé des ombres (1969) kaj Le cercle rouge (1970).
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1946 : Vingt-quatre heures de la vie d'un clown (kurto)
- 1947 : Le Silence de la mer
- 1950 : Les Enfants terribles
- 1953 : Quand tu liras cette lettre
- 1955 : Bob le flambeur
- 1959 : Deux hommes dans Manhattan
- 1961 : Léon Morin, prêtre
- 1962 : Le Doulos
- 1963 : L'Aîné des Ferchaux
- 1966 : Le Deuxième Souffle
- 1967 : Le Samouraï
- 1969 : L'Armée des ombres
- 1970 : Le Cercle rouge
- 1972 : Un flic
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jean Wagner, Jean-Pierre Melville, Parizo, Seghers, 1964.
- Jacques Zimmer, Chantal de Béchade, Jean-Pierre Melville, Parizo, Edilig, 1983.
- Jean Tulard, Dictionnaire du cinéma, Les réalisateurs, Bouquins, 2001.
- François Barat, L'entretien avec Jean-Pierre Melville, Parizo, Séguier, 1999.
- Denitza Bantcheva, Jean-Pierre Melville: de l'œuvre à l'homme, Éditions du Revif, 2007
- Valerio Carando, Il clan dei cineasti. L'estetica del noir secondo Jean-Pierre Melville, José Giovanni, Henri Verneuil, Prospettiva Editrice, Civitavecchia, 2011.
- José Francisco Montero, Jean-Pierre Melville. Crónicas de un samurái, Shangrila, Santander, 2014. [1]