Jean Couteaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jean COUTEAUX [kuto] (naskiĝis la 31-an de oktobro 1884 en Sainghien-en-Melantois apud Lille) estis franca esperantisto, doktoro de leĝoscienco kaj direktoro de granda hospitalo.

Li estis esperantisto de 1904. Jam en tiu jaro li fondis multajn grupojn kaj komencis ageman propagandon tra tuta Francujo. Li estis sekretario de la Esperanta sekcio de la "Latina Kvartalo" de 1911 ĝis 1914. En 1911 li fondis - kaj redaktis kun Dubois - la internacian revuon Vekiĝo por la defendo de Esperanto. En 1920 li restarigis la Esperantan federacion de la Pariza regiono; li estis ĝia prezidanto ĝis 1928. Li ludis ĉefan rolon en reorganizo de SFPE en 1922-1923. Li estis ĝenerala sekretario de SFPE de 1923.

Jean Couteaux estis la animo de la propagando. Dum 30 jaroj li faris multajn paroladojn kaj artikolojn. Sed precipe per sia ĉiutaga agado, malgraŭ sia tre grava profesia funkcio, li havis plej efikan influon sur la vivon de Esperanto en sia lando. Preskaŭ sola dum longa tempo li prenis sur sin tiun pezegan taskon, iniciatante fondon de grupoj, korespondante kun ĉiuj, direktante ĉion eĉ en la plej malgravaj detaloj. Ankoraŭ en la 1930-aj jaroj li estis la centra akso de la SFPE. Li ĉiujare verkis modelajn raportojn, kiuj prezentas plenan historion de la propaganda movado en Francujo. Li tradukis en ritma prozo de Richet: Sokrato, tragedio, 1914. Li estis membro de la Lingva Komitato de 1932. L. BASTIEN.