Jean-François Cousineau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jean François Cousineau)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jean-François Cousineau
Persona informo
Naskiĝo 1958
en Niort
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
la bildstrio Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj, esperantigita fare de J.-F. Cousineau

Jean-François COUSINEAU (naskita en 1958) estas franca esperantisto kaj socia laboristo, ekde 1984 vivanta kaj laboranta en Nico. Tie li ankaŭ en 1989 lernis Esperanton kaj samjare ekmembris kaj ekaktivis en la loka Esperanto-grupo, sekvajare ankaŭ en UEA. Daŭre li pluaktivas kiel esperantisto, ekde 1994 ankaŭ membras en la franca Landa Asocio Espéranto-France.

Internacie li aparte konatas kiel kuntradukisto de la furora bildstrio Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj, esperantlingve publikigita en 1996, la kvina kaj ĝis nun lasta kolora libro el la serio pri la antikva gaŭlo Asteriks.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jean-François pasigis siajn unuajn dek vivjarojn en Niort, poste kun la familio translokiĝis al la marborda banloko Biscarrosse. Tie kaj en la najbaraj loĝlokoj Parentis-en-Born kaj Labouheyre en la Arondismento Mont-de-Marsan li pasigis siajn mez- kaj altlernejajn jarojn, ĝis inter 1980 kaj 1984 li plenumis la unuajn kvar laborjarojn en Parizo kaj sekve translokiĝis al Nico. Tie li ekde 1984 laboras kiel administranto en la ĝenerala konsilejo de la departemento Marbordaj Alpoj ("departemento 06") en la servo pri protekto de infanoj kaj familioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]