Jean Marie Auel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean Marie Auel
Persona informo
Naskonomo Jean Marie Untinen
Naskiĝo la 18-an de februaro 1936(nun 1936-02-18) (83‑jara)
en Ĉikago, Ilinojso, Usono
Nacieco Usona
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato de Portlando (MBA 1976)
Familio
Edz(in)o Ray Bernard Auel
Idoj 5: RaeAnn, Karen, Lenore, Kendall kaj Marshall
Profesio
Pseŭdonimo Jean M. Auel • Jean M. Untinen-Auel [#]
Profesio Verkistino
Aktivaj jaroj 1980 - nuntempo
Ĝenroj Prahistoria fikcio
Verkoj Serio La Infanoj de la Tero
Honorigoj Ordre des Arts et des Lettres
TTT
Retejo http://www.jean-auel.net
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Jean Marie Auel (naskiĝinta Jean Marie Untinen, la 18-an de februaro 1936 en Ĉikago, Ilinojso, Usono) estas usona verkistino. Ŝi estas fama pro sia serio de romanoj de prahistoria fikcio okazanta en Eŭropo kaj en kiu aperas homoj de Kro Magnon kaj neandertalaj homoj: La Infanoj de la Tero. Pli ol 45 milionoj da kopioj de siaj libroj estis venditaj tutmonde.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenco[redakti | redakti fonton]

Jean M. Untinen estas la dua filino el la kvin idoj de Neil Solomon Untinen, farbisto, kaj Martha Wirtanen.

Ŝi studis en la universitato de Portlando, la Portland State University, kaj iĝis, en tiu epoko, membro de Mensa, organizaĵo por la personoj havantaj altan intelektan kvocienton. Ŝi ankaŭ laboris dum sia junaĝo (1965-1976) ĉe Tektronix. Ŝi obtenis en 1975 majstrecon de administrado de aferoj en la Universitato de Portlando kaj ricevis kelkajn moŝtajn diplomojn el la universitato de Majno kaj el la Mount Vernon College por virinoj.

Je la aĝo de 18 jaroj, ŝi edziĝis kun Ray Bernard Auel. Je la aĝo de 25 ans, ŝi jam havis kvin idojn: RaeAnn, Karen, Lenore, Kendall kaj Marshall.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post ŝi finis sian universitatan kursaron, je la aĝo de 40 jaroj, ŝi komencis serĉi pri la prahistorio por verki sian unuan romanon, historion okazantan dum la glaciepoko. Por koni pli pri tiu epoko, ŝi decidis lerni la prahistoriajn metodojn por konstrui glacian rifuĝon, fari fajron, tani ledon kaj ĉizi silikon por fari laborilojn.

La unua libro de la sagao, La Klano de la Urso de Kavernoj, publikigita en 1980, havas multan sukceson. La lasta volumo de la serio estis publikigita la 29-an de marto 2011.

Premio[redakti | redakti fonton]

La Infanoj de la Tero[redakti | redakti fonton]

Resumo[redakti | redakti fonton]

Dum la Prahistorio, knabino nomita Ayla iĝis orfa kaj sola post tertremo. Hejmakceptita de fremda klano, ŝi kreskis en tiu klano, ne sen malfacileco, ĉar la membroj de la klano rimarkis trajtojn kiuj karakterizas apartan specion. Efektive, Ayla estas Kro Magnon, dum sia adopta tribo estas neandertala.

Ŝi tiam ŝatas sian adoptan patrinon, Iza, kiu transmetis al ŝi siajn sekretojn de kuracisto, kaj Creb, la ŝamanon de la klano. Seksatencita de Broud, filo de la ĉefo de la klano Brun, ŝi naskis filon: Durc, mikso inter la du specioj. Ŝi senĉese ne respektis la regulojn de la klano pro sia aŭdaco devenita de sia inteligenteco, kiu estas malsama ol tiu de la aliaj membroj. Pro tio, ŝi estis ekskluzivita el la klano. Tiel komencas aventuro, kie supervivo estas la prioritato de la juna virono, malgraŭ la obstakloj.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

La sagao La Infanoj de la Tero okazas en ses volumoj:

  1. La Klano de la Urso de Kavernoj (1980)
  2. La Valo de ĉevaloj (1982)
  3. La Ĉasisto de mamutoj (1985)
  4. Le Granda Vojaĝo (1990)
  5. La Ŝtonaj Rifuĝoj (2002)
  6. Le Lando de la Sanktaj Grotoj (2011)

Komerca sukceso[redakti | redakti fonton]

En septembro 1980, kiam La Klano de la Urso de Kavernoj estis publikigita, ĝi iĝis sukcesa rapide. Ene de unu monato, 100 000 kopioj estis venditaj. La libro estis reprisita 14 fojoj(n) kaj estis furorlibro dum ses monatoj.

En 1990, la tri unuaj volumoj de la sagao de Jean Auel estis venditaj po 20 milionoj da kopioj tutmonde entute kaj estis tradukitaj en 18 lingvojn.

Kinematografia adaptaĵo[redakti | redakti fonton]

  • 1986: La Klano de la Kaverno de Ursoj de Michael Chapman

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean M. Auel en la franca Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]