Jean Ribillard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jean RIBILLARD)
Jean Ribillard
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1904 (1904-01-01)
Morto 16-an de februaro 1962 (1962-02-16) (58-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jean RIBILLARD (naskiĝis 1904 en Tours[1], mortis la 16-an de februaro 1962 en Papeete, Tahitio) estis grava originala aŭtoro de Esperanto. [2]

Franco Majoro. Deĵoris multe ekster Eŭropo, precipe en Afriko, el kie li ĉerpis siajn spertojn por siaj verkoj. Li eksiĝis el la armeo tuj post la 2a Mondmilito kaj poste esperantistiĝis en Nice en 1948. Ribillard vivis kiel fraŭlo kun siaj gepatroj en Nice. Post ilia morto li forlasis Francion kaj pasigis siajn lastajn jarojn en Tahitio, kie li mortis.

Lia unua verko, vojaĝrakonto, titolita Kvin bildoj, aperis felietone en “Heroldo de Esperanto”. Kunlaboris al "Esperanto", "Heroldo de Esperanto", "La nica literatura revuo" kaj per franclingvaj artikoloj al diversaj gazetoj.

Ribillard estis ano de Budhana Ligo Esperantista kaj Redaktoro dum ĝia apero de la eŭropa eldono de La Budha Lumo.

Recenzoj de Vagado sub palmoj[redakti | redakti fonton]

de Ferenc SZILÁGYI[redakti | redakti fonton]

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 175

________________________________________

RIBILLARD, Jean: Vagado sub palmoj. Eld. Universala Esperanto-Asocio, 56 p. Kun ilustraĵoj.

________________________________________

La aŭtoro -- tre talenta -- estis oficiro en Afriko. Kompreneble mem la temo streĉas la atenton, sed la maniero de Ribillard estas tute originala, unuavice el stila vidpunkto. Lia vojaĝpriskribo en la dezerto levas lin en la unuan vicon de niaj stilistoj, lia fantazio estas fenomena kaj ĉion ĉi pliigas liaj humuro, ĉarmo kaj poezia kapablo. Li tute kaptas la leganton, kiu nepre ĝuas tiun ĉi kolorriĉan bravuraĵon. Vero, sonĝo kaj fantazio formas unuecan kaj tute koncentritan plezuron. Jen fragmento el la alte artaj priskriboj de Ribillard:

"La ondoliniaj pintmontoj kaose svarmas kun rebriloj flavaj, rozaj, ruĝaj. Poste la krestoj glimlumas kaj eligas kvazaŭ blondan fumon. Estas la vento, kiu, senĉesa laboranto, skrapetas la plejaltaĵojn kaj forbalaas la subtilan sablopolvon."

Tiu ĉi stilo estas plene rafinita kaj tamen tute natura, viva. Ĝi estas elasta kaj formas sin laŭ la diversaj epizodoj, el kiuj unu el la plej brilaj estas la "membiografio" de dromedaro. Ribillard ne konsideras Esperanton kiel lingvon por lingvostudantoj, sed li pretendas plenan konon de siaj legantoj. Tiurilate oni povas lin eĉ riproĉi, ke la libro aperis sen sufiĉe da klarigaj notoj. Sed laŭ miaj opinio kaj kredo ja ĉiu povas tamen avide trinki kun "sponga gorĝo" la freŝan likvaĵon de tiu ĉi libro-oazo -- por uzi metaforon prenitan el la libro mem.

Al la nuntempa riĉa rikolto de nia literaturo digne aliĝas tiu ĉi verketo.

de Sten Johansson[redakti | redakti fonton]

Klasikaĵo pro la stilo: Vagado sub palmoj. 52 p. UEA, Rotterdam 1956.

Per ĉi maldika rakontaro debutis en 1956 la nekonata Jean Ribillard, kaj lia verketo baldaŭ iĝis minora klasikaĵo de la Esperanta beletro. Ĝi apartenas al ĝenro, kiu havas plurajn reprezentantojn sufiĉe altkvalitajn en nia literaturo. Menciindas antaŭ ĉio la novelaroj Bakŝiŝ de Newell kaj La sfinkso de Steplando de Glazunov.

La ĝenro konsistas el personaj vojaĝpriskriboj aŭ rakontoj pli-malpli realisme ŝajnaj de eŭropa intelektulo, lokitaj en medion, kiu al eŭropa leganto aperas kiel ekzota, primitiva, stranga kaj mistera. Karakteriza trajto de la ĝenro tamen estas, ke la verkisto prezentas tiun ekzotan medion almenaŭ parte pozitive. Ofte oni ekhavas la impreson, ke tiuj strangaj homoj vivas pli feliĉe en sia simpla kaj malriĉa naiveco, ol ni eŭropanoj, dorlotitaj, degenerintaj kaj trorafinitaj de la civilizo. Fojfoje oni trovas en la ĝenro grajnon da kritiko kontraŭ kelkaj aspektoj de la okcidenta kulturo, tamen ĉiam evidentas, ke la verkinto mem profunde radikas en tiu kaj ne kapablas forlasi la perspektivon de miranta okcidentano. Okaze la rilato inter la eŭropanoj kaj la lokaj loĝantoj similas tiun inter mastro kaj servisto, aŭ inter gepatro kaj infano.

Post tiu eble tro negativa difino de la ĝenro, necesas diri, ke Ribillard estas sufiĉe tipa reprezentanto de ĝi. Vagado sub palmoj konsistas el deko da bildoj el Alĝerio regata de francoj, kaj oni tuj komprenas, ke tiu regado estas saĝa kaj necesa, por bridi la banditojn kaj protekti la simplulojn de tiu sovaĝa lando. Tial iom surprizas la eldonjaro 1956. En la reala mondo tiam jam komenciĝis la ribelo de FLN, Fronto de Liberigo Nacia, kaj post mallonge komenciĝos la franca terorismo de OAS, Organizaĵo de la Armeo Sekreta. Sed ĉe Ribillard nenio tia minacas. Tie nomadoj elserĉas la francajn aŭtoritatojn por ricevi juĝon pri kameloj kaj edzinoj. Tie minacas maksimume soifo kaj enuo en la dezerto.

Malgraŭ tio, la verketo estas tre leginda kaj releginda. Kaj tio ŝuldiĝas ĉefe al la stilo de la aŭtoro. La eventoj, medioj, rakontoj ne estas unikaj, sed ja la maniero priskribi ilin. Almenaŭ en la originala Esperanta literaturo troviĝas neniu konkuranto pri stila riĉeco kaj beleco. La lingvaĵo de Ribillard estas pura frandaĵo, nordafrika dolĉaĵo, kiun mi preferas ĝui en etaj dozoj.

Noktiĝas... Malva onbro stompas la konturojn. La pezjaĝo iĝas malneta kaj nevidebla. Ripozante sur la teraso de la militista posteno mi ĝuas la forglitadon de la silentaj horoj, kiuj sekrete agonias. Lampiroj suprenflugas en la senmova aero al siaj kuzinetoj el diamanto, kiuj gembrilas sur la stelsemita ĉielo. Fore, pro malsato kaj timo plorema ŝakalo bojaĉas. El la ŝprucanta minareto, kiu superas la ebenajn tegmentojn, unutona voĉo invitas la piulojn al la lasta preĝo de la tago. Mallaŭtiĝas la bruoj. Ie melankolia kamelisto elflutas malgajan arieton, kies malpreciza melodio ŝanceliĝas, rompiĝas kaj post abrupta sinkopo denove arpeĝas laŭ la sama rekantaĵo. Duone sternite sur ledaj kusenoj, kiuj ankoraŭ odoras la varmegajn paŝtejojn, mi revadas kun la okuloj al nekonata ĉielo, same pura kaj luma kiel dum la unuaj tempaĝoj de la mondo, kiam la dioj amis la homojn. (p. 32-33)

En pluraj el la deko da ĉapitretoj oni spertas mildan kaj humanisman humuron de la aŭtoro. Tio validas interalie pri tiu parto, en kiu sin prezentas al ni la azeno M'Saud, kiun ni poste havis okazon ekkoni pli proksime en nefinita romano aperinta postmorte.

Se troviĝas legemulo soifanta je bela, riĉa stilo en Esperanto, neniu verko pli rekomendindas ol Vagado sub palmoj.

Recenzo de Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud (1963)[redakti | redakti fonton]

Msaud

de Sten Johansson[redakti | redakti fonton]

Vortema azeno.

Jean Ribillard debutis per Vagado sub palmoj en 1956, kaj unu jaron post lia morto en 1962 aperis lia nefinita romano Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud. Ĝia protagonisto kaj rakontanto estas Sahara azeno, kiun la aŭtoro prezentis al ni jam en sia unua verketo. M'Saud (= feliĉa) estas besto filozofema, iom simila al sia pli konata kolego Platero de Jiménez. M'Saud tamen ne estas nur lirika aforismulo, sed krome emas je longaj monologoj plenaj de erudicio kaj komplikaj klarigoj.

Ĉi postmorta verko de Ribillard havas stilon iomete pli pezan ol lia debutaĵo, kiu estis eta majstraĵo en leĝere lirika prozo. "Kial do diri simple, kion eblas envolvi en vortamason?" ŝajnas esti la sinteno de ĉi azeno. Pluraj el tiuj monologoj estas prelegoj de onklo Musa, maljuna azeno kiu alprenis la taskon eduki la junan M'Saud, precipe pri antikvaj historio kaj religioj. Tamen ankaŭ M'Saud mem rakontante emas je iom da lingva pavado:

Ho, Homero, nur vi scius kanti tiujn vetminacojn, kiuj stimulis la Mirmidonojn antaŭ la mortiga kontakto! Ili jam sonis sub la remparoj de Trojo kaj hodiaŭ instigas bonaĉajn kampulojn intertranĉi al si la kolon por forlavi la kraĉon, kiu makulas ilian vitraĵan honoron. En ĉiu tempo tiel procedis la homoj. Sen ekscitoj, incitoj, provokoj, ili versimile finaranĝus siajn disakordojn inter du pokaloj da palmvino. Sed ili rigardas kiel nepre hontinde ne trafendi la okcipiton de tiu, kiu malŝveligis ilian baŭdruĉan dignon per senrespektaj pikaĵoj. (p. 83)

Tamen Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud estas esence ĉarma rakonto, kaj la pompeta stilo kompreneble aperas intence, por estigi komikan kontraston al la kampara medio de la azeno kaj ties amikoj kaj mastroj. Per la okuloj de ĉi protagonisto Ribillard povas ridindigi multajn trajtojn de la homoj. En la komenco kaj mezo de la libro la plejparto de la rakonto temas pri homa historio kaj homaj kondutoj. Tamen oni povas kritiki, ke li ne sufiĉe multe utiligas la perspektivon de la azena rakontanto. Multaj epizodoj povus esti rakontataj de iu ajn, homo, dio aŭ ĉioscia aŭtoro. Post cento da paĝoj la romano tamen iel malfiksiĝas el sia surloka muelado, kiam komenciĝas longa kaj eventoriĉa vojaĝo de M'Saud. Jen oni vere sentas, ke la rakontanto estas tiu azeno. Tie ankaŭ la lingvaĵo alprenas pli efikan, malpli ŝarĝitan formon:

Ni lasis la ĉarman palmaron kun ĝoja sento de ofero. Baldaŭ la domoj iĝis pli disaj, la arboj maloftaj, la grundoj mizeraj. Beduena tendaro vezike sin levis sur la senkreska ebenaĵo. Kaj nenio plu estis, krom tero ŝtona kaj nuda. (p. 106)

Pluraj el la aventuretoj de la azeno estas tre spritaj kaj originalaj, kaj oni devas tre bedaŭri, ke lia vagado finiĝas subite en Jerusalemo per la vorto "kaj", meze de frazo. Laŭ la strukturo de la verko oni povas supozi, ke ĝi devus ampleksi eble la duoblon, kiam preta. Sed finiĝis la surtera vagado de ĝia aŭtoro, kaj la ĉarma M'Saud restis staranta tie sur paĝo 139, orfiĝinte kaj paralizite. En la Esperanta literaturo tamen pluvivas kaj la azeno kaj ĝia kreinto Jean Ribillard.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]