Jean Raspail
Jean RASPAIL (naskiĝinta la 5-an de julio 1925 en Chemillé-sur-Dême, mortinta la 13-an de junio 2020 en Parizo) estis franca vojaĝanto kaj verkisto influata de katolikismo kaj monarkiismo. Lia furora verko Le camp des saints de 1973, konsideratas kulta aĵo fare de novdekstrismuloj[1].
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Estis lia patro Octave Raspail, kontrolkomisia estro de Grands moulins de Corbeil je Corbeil-Essonnes kaj ĝenerala direktoro de Mines de la Sarre.

Inter 1950 kaj 1970 li gvidis multajn vojaĝojn kaj ekskursojn kaj famiĝis unue danke al siaj reporteraĵoj kaj vojaĝraktonoj. Liaj nekonvenciaj utopioj kaj malutopioj, baziĝante sur tradiciema katolikismo, jam dum la 1950-aj jaroj estis disputindaj. Li verkis plurajn priestontajn romanojn, kie la ideologioj de komunismo kaj liberalismo fiaskas kaj pro tio restarigatas monarkio. La verkaro ankaŭ enhavas scenarojn de enmigrado: en la supre menciita furorlibro de 1973, miliono da malriĉaj baratanoj malalbordiĝintaj ĉe la franca mediteranea marbordo, kaŭzas la komencon de la pereo de la okcidenteŭropa kulturo.[2]
En la romano Sire (de 1991) okazas kronigo de nova franca reĝo en februaro 1999, je Reims: temas pri al 18-jaraĝa Philippe Pharamond de Bourbon, rekta praido de la lasta franca reĝo.
Raspail anis ĉe la poresplorista klubo Société des explorateurs français. La lasta loĝloko de Raspail estis Neuilly-sur-Seine.[3]
Premioj kaj honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1981: Grand Prix du Roman de L’Académie française
- 1986: Prix Chateaubriand
- 1987: Prix du Livre Inter
- 1992: Grand Prix du roman de la ville de Paris
- 1992: Prix Alfred de Vigny
- 1995: Prix des Maisons de la Presse
- 1996: Prix Prince Pierre de Monaco
- 2006: Prix littéraire de l’armée de Terre – Erwan Bergot
- 2009: Prix Wartburg de Littérature, für sein Lebenswerk
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1952: Terre de Feu – Alaska.
- 1955: Terres et Peuples Incas.
- 1958: Le Vent des pins.
- 1960: Terres saintes et profanes.
- 1962: Les Veuves de Santiago.
- 1963: Hong-Kong, Chine en sursis.
- 1966: Secouons le cocotier. (Vol. 1)
- 1970: Secouons le cocotier. (Vol. 2)
- 1970: Bienvenue honorables visiteurs.
- 1971: Le Tam-Tam de Jonathan.
- 1973: Le Camp des saints.
- 1974: La Hache des steppes.
- 1975: Journal Peau-Rouge.
- 1976: Le Jeu du roi.
- 1977: Boulevard Raspail.
- 1978: Les Peaux-Rouges aujourd’hui.
- 1979: Septentrion.
- 1980: Bleu caraïbe et citrons verts.
- 1981: Moi, Antoine de Tounens, roi de Patagonie.
- 1982: Les Hussards.
- 1984: Les Yeux d’Irène.
- 1985: Le Président.
- 1986: Qui se souvient des hommes…
- 1988: L’Île bleue.
- 1990: Pêcheurs de lune.
- 1991: Sire.
- 1992: Vive Venise.
- 1993: Sept cavaliers ….
- 1995: L’Anneau du pêcheur.
- 1998: Hurrah Zara.
- 2000: Le Roi au-delà de la mer.
- 2001: Adiós, Tierra del Fuego.
- 2002: Le Président. (Neuausgabe)
- 2002: Le Son des tambours sur la neige.
- 2003: Les Royaumes de Borée.
- 2005: En canot sur les chemins d’eau du Roi.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Georg Alois Oblinger: "Die konservativen Utopien des Jean Raspail" - ĉe: Vobiscum, junio 2006, p. 46–47.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Jean Raspail en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Internet Speculative Fiction Database
- verkoj ĉe Open Library
- aĵoj biografiaj kaj bibliografiaj
- Jean Raspail: "La Patrie trahie par la République" - ĉe: Le Figaro, 17.6.2004
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Christian Schröder: "Das Heerlager der Heiligen – Das Kultbuch der Neuen Rechten. Eine Lesewarnung" - ĉe: Der Tagesspiegel, 27.10.2015
- ↑ Lorenz Jäger: "Das schlechte Gewissen können wir kaufen" Arkivigite je 2025-01-27 per la retarkivo Wayback Machine - ĉe: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 12.10.2005
- ↑ Michaël Naulin: "Mort de Jean Raspail, écrivain et explorateur, auteur du «Camp des Saints»" - ĉe: Le Figaro, 16.6.2020

