Saltu al enhavo

Jean Texier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Texier
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1997 (1997-02-23) (29-jaraĝa)
en Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r
Jean Texier (jen dekstre) en afiŝo de la kineja filmo La Nouvelle Guerre des boutons de 2011

Jean TEXIER estas franca eksa infanaĝa kineja aktoro. Li naskiĝis la 23-an de februaro 1997 en la francia regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, do nun estas 29-jaraĝa.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Jean Texier estis 14-jaraĝa kiam li ricevis la ĉefrolon de la knabo Lebrac en la kineja filmo La Nouvelle Guerre des boutons (La Nova Milito de la Butonoj) en 2011. Estis lia patrino kiu sendis la foton de la junulo al la produkta teamo; ŝi aŭdis ke Christophe Barratier serĉis infanojn por la filmo. Danke al la cikatro sur lia maldekstra vango kaj liaj aktoraj kapabloj, li konvinkis la reĝisoron de la filmo kaj ricevis la ĉefrolon.[1].

En 2013, 16-jara, li ricevis la rolon de Joffrey Baratheon en Too Many Thrones (Tro da Tronoj), la franca parodio de Game of Thrones (Ludo de Tronoj).

Li poste ankoraŭ aperis en la mallonga filmo "When the Snow Comes" (Kiam la Neĝo Venos) en 2015, 18-jara, kiu esploras la funebron de filo pro sia patrino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]