Jean le Rond d'Alembert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jean d'Alembert)
Jean le Rond d'Alembert
Persona informo
Jean le Rond D'Alembert
Naskiĝo 16-an de novembro 1717 (1717-11-16)
en Parizo
Morto 29-an de oktobro 1783 (1783-10-29) (65-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Katakomboj de Parizo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioReĝlando Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo • Collège des Quatre-Nations vd
Subskribo Jean le Rond d'Alembert
Familio
Patro Léopold Philippe d'Arenberg • Louis-Camus Destouches • Philippe Néricault Destouches vd
Patrino Claudine Guérin de Tencin vd
Profesio
Okupo filozofo • matematikisto • fizikisto • muzikologo • tradukistoverkisto • muzika teoriisto • Enciklopediistoinĝenieroastronomo • vortaristo • intelektulo vd
Laborkampo matematikomeĥaniko vd
Verkado
Verkoj paradokso de D’Alembert ❦
d’Alembert-operatoro ❦
Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean le Rond D'ALEMBERT [ʒɑ̃ lə rɔ̃ dalɑ̃'bɛʁ] (16-a de novembro 1717, Parizo - 29-a de oktobro 1783) franca matematikisto kaj filozofo. Li famiĝis pro sia partopreno en la Enciklopedio apud Denis Diderot kaj pro siaj matematikaj esploroj (diferencialaj ekvacioj, partaj derivaĵoj).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nouvelles expériences sur la résistance des fluides
Jean le Rond d'Alembert portreto fare de Maurice Quentin de la Tour

Alembert estis la filo de la baronino de Tencin kaj de la inĝeniera oficiro Louis Camus Destouches (frato de la poeto Philippe Néricault Destouches) kaj eniris 12-jara la internulejo de la Kolegio Mazarin. Unue li studis teologion, poste jursciencon kaj iĝis advokato. Sed baldaŭ li ekokupiĝis pri matematiko kaj fiziko. En 1741 li akceptitis kiel membro en la Franca Akademio kaj fariĝis ekde 1772 dum multaj jaroj ties sekretario daŭra.

En la verko »Traité de dynamique« (Paris 1743) Alembert publikigis la laŭ li nomitan natursciencan principon (Principe d'Alembert) kiu servas je kalkulado de moviĝo de nemoviĝinta objekto danke al fortimpulsoj. Ĝi klarigas ke fortoj farantaj movojn devus esti en ekvilibro disde fortoj el la alia direkto. Liaj multaj studoj pri pura kaj aplikata matematiko kolektitis en »Opuscules mathématiques« (Paris 1761–1780). Sed Alembert ankaŭ forlasis la ekzaktajn sciencojn kaj dediĉis sin al tute aliaj sciencoj kio de tempo al tempo igis kverelojn kun aliaj.

Ekster la verkon »Mélanges de littérature, d'histoire et de philosophie« (Paris 1752 kaj 1770) li eldonigis ankaŭ la ege spritan libron »Éléments de philosophie« (Paris 1759). Kun Diderot li ne nur prizorgis la eldonon de la Enciklopedio sed verkis ankaŭ ĝiajn matematikrilatajn artikolojn. Krome li verkis pri skribada arto »L'art de traduire« kaj »Réflexions sur le style« inter aliaj tre spertaj verkoj. En ili montriĝis ankaŭ lia elstara lingva stilo. Filozofie li inkliniĝis al skeptiko; li puŝatas al la kredo ke ekster ni nenio ekzistus kio egalus al la aferoj kiujn ni ŝajne perceptadas. Ni de la materio ni de la spirito ni havus - laŭ Albembert - klaran ideon. Tamen necesigus la kombino de la partoj en la organaĵoj certan inteligentecon.

Estante liberpensulo li ege atakitis fare de teologoj. Tamen Alembert ne sekvis la vokojn de Frederiko la 2-a (Prusio) aŭ de Katerina la 2-a (Rusio). Li estis homo de malmemprofitemo kaj malfermeco. Li havis amrilaton malfeliĉan al la inteligenta sed malkonstanta damo L'Espinasse.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 290, kio legeblas tie ĉi interrete.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]